Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/03

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zhang Ziyi
Zhang Ziyi

ZHANG Ziyi estas ĉina aktorino, kiu naskiĝis la 9-an de februaro 1979 en Beijing. Ŝia propra nomo (Ziyi) signifas "la feliĉa infano".

Ŝia patrino estis varteja instruistino kaj ŝia patro laboris kiel ekonomo. Por "fortigi sian korpon", la dekunujara Ziyi partoprenis en kursoj de danco en lernejo, kiu estis ligita kun la Danca Universitato en Beijing. Ŝi lernis tie kvar jarojn.

Kvankam ŝi jam sciis tre bone danci ricevante premiojn, en la aĝo de dek kvin jaroj ŝi decidiĝis ĉesigi la studadon pri danco kaj ekorientiĝi al la kino. Tiu ĉi elekto montriĝis tre sagaca, ĉar post kelkaj jaroj en la Centra Drama Akademio de Beijing ŝi estis elektita de Zhang Yimou, unu el la plej famaj reĝisoroj en Ĉinio, por roli en filmo Wǒde fùqīn mǔqīn - Miaj gepatroj. Tiu ĉi filmo ricevis la arĝentan Urson en la Berlinale 2000.