Portalo:Libera programaro/Artikolo de la monato/9

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Richard STALLMAN [Riĉard Stolman], mallonge rms, estas la kreinto de la tekstredaktilo Emakso, GCC, GNU GPL, la Free Software Foundation, la League for Programming Freedom kaj la Projekto GNU. Li estas unu el la plej vaste konataj proponantoj de la Libera Programara Movado. Li emfazas ties etikan aspekton.

La filozofio, kiu subtenas la Vikipedion, fluas el liaj ideoj pri la libereco de informo kaj intelekta verko.

Politike li draste kontraŭas al George W. Bush, Irakmiliton, kaj USA PATRIOT Act.