Portalo:Ludoj/Artikolo de la monato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Papero, tondilo, ŝtono estas ludo por du personoj ludata per manoj. Ĝi estas konata internacie laŭ multaj malsamaj nomoj, tamen la simplaj reguloj estas la samaj. Kune la ludantoj nombras ĝis tri, kaj je "tri" ili montras manfiguron. La tondilo venkas la paperon; la papero venkas la ŝtonon; kaj la ŝtono venkas la tondilon. Pro la simplaj reguloj, ĝi ofte estas uzata kiel elemento de aliaj ludoj, kiel rolludoj. Malgraŭ la ŝajna hazardeco de la ludo, la strategio devigas komprenon de la psiĥologio de la kontraŭulo.


reiru al la ĉefpaĝo