Tondilo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tondilo

Tondilo estas mana ilo por distranĉi aĵojn, per du klingoj, moviĝantaj unu renkonten al la alia.

La principo laŭ kiu disrompiĝas pecoj, kuŝas en aplikado de du preterpasantaj fortoj, do tranĉas per tondostreĉo, iom diference kun iloj kiel tranĉpinĉiloj, kiuj uzas rekte oponitajn fortojn, do per premstreĉo.

Kutimaj tondiloj estas destinitaj por tondi ne tre dikajn pecojn el molaj materialoj - paperon, kartonon, polietilenon, ŝtofon, harojn, ledon ktp.

Scissors 400px.png


Ĉizojo multe similas al tondilo laŭ principo kaj uziĝas por tondi jen pli dikajn pecojn, jen pli malmolajn materialojn kiel ladon aŭ kiel paper-rismon.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Proverbo

Ekzistas proverbo pri tondilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

Citaĵo
« Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas. »

[redakti] Referencoj

  1. Lernu


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj