Pozicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fizika pozicio signifas la lokon kaj orientiĝon de fizika korpo. Se la korpo estas punkta, oni nur povas priskribi la lokon de la korpo. Se la korpo estas kaj etendiĝa kaj aŭ rigida aŭ kvazaŭrigida, oni povas priskribi kaj ties lokon kaj ties orientiĝon. Se etendiĝa korpo estas malrigida, tiam estas pli bone priskribi la poziciojn de eroj de la korpo aŭ de regionoj en la korpo.

Por priskribi lokon de korpo, oni bezonas korpan referencan punkto. Por etendiĝa korpo, oni plej ofte uzas la centron de maso, sed oni povas uzi alian punkton laŭ sia volo. Por punkta korpo la referenca punkto estas plej ofte la punkto de la korpo mem. Oni tiam priskribas la fizikan lokon de la referenca punkto en tri dimensia koordinatsistemo en fizika spaco per pozicia vektoro. (Oni ankaŭ bezonas koordinatan referencan punkton por la origino de la koordinata sistemo.) Se la korpa referenca punkto movas laŭ surfaco aŭ laŭ linia kurbo, oni povas elekti du-dimensian au unu-dimensian koordinatan sistemon.

Por priskribi orientiĝon de edtendiĝa korpo, oni uzas du koordinatsistemojn: la unuan fiksita al la korpo kaj la duan fiksita relate al spaco. Post subtraho de la lokon de la korpo, oni povas priskribi la rotacion bezonata por iri de la spaca koordinatsistemo al la korpa sistemo aŭ inverse. Estas multaj manieroj priskribi tion. Pli simpla kaj ofte uzata maniero estas uzi cilindrajn koordinatojn. Tiam oni havas akson de rotacio en la korpo. Oni povas priskribi gin de la spaca sistemo per du angulaj koordinatoj. Tria angula koordinato priskribas la rotacio de la korpo ĉirkaŭ la akso. Memoru ke priskribo de orientiĝo estas komplika afero pro tio ke la ordo de rotacioj estas plej grava.