Pozo de Urama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozo de Urama
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34347
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 4° 54′ U (mapo)42.254166666667-4.8947222222222Koordinatoj: 42° 15′ N, 4° 54′ U (mapo) [+]
Alto 807 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Pozo de Urama (Provinco Palencio)
Pozo de Urama (Provinco Palencio)
DEC
Pozo de Urama
Pozo de Urama
Situo de Pozo de Urama
Pozo de Urama (Hispanio)
Pozo de Urama (Hispanio)
DEC
Pozo de Urama
Pozo de Urama
Situo de Pozo de Urama

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozo de Urama [+]
vdr

Pozo de Urama [POzo deuRAma] estas municipo en la okcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Pozo de Urama estas komprenebla etimologie kiel Puto de Urama (aŭ Abdurama) alude al iu mozaraba praloĝanto. Tiukadre estas puto en la blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 21 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 46 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita en frua mencio de historia dokumento de 946 kiam oni donacis Puteo de Abdurama al San Félix de Cisneros.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]