Pratibha Ray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pratibha Ray, en 2010

Pratibha RAY [pratibhaa raaj] odie: ପ୍ରତିଭା ରାୟ (naskiĝis la 21an de januaro 1943 en la vilaĝo Albol en Odiŝo, Barato) estas verkistino kaj edukistino. Ŝi verkis poemarojn, romanojn, novelarojn, eseojn kaj vojaĝlibrojn. En 2011, ŝi gajnis la premion Gjanpith.

"Same kiel mi, ĉiu verkisto revas pri pli bona mondo, pli humana, bazita sur la amo kaj la paco", ŝi diris en intervjuo en 2012. [1]

Ŝia romano Jaagjaseni (1984) rakontas la Mahabharaton de la perspektivo de Draŭpadi, la edzino de la Pandavoj. Ĝi gajnis premiojn, kaj estis tradukita en plurajn lingvojn inkluzive la anglan kaj la hungaran.

Referencoj

  1. Nur virino povas kompreni la doloron adapti al nova situacio - intervjuo kun Pratibha Ray (anglalingva) [1]

Eksteraj ligoj