Pravigo de la Rajtoj de Virino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua eldono de Pravigo de la Rajtoj de Virino : kun Emfazoj pri Politikaj kaj Moralaj Temoj

Pravigo de la Rajtoj de Virino (anglalingve A Vindication of the Rights of Woman) estas filozofa kaj politika traktato redaktita de la brita verkistino Mary Wollstonecraft en 1792.

Tiu teksto estas iasence la sekvo de Pravigo de la Rajtoj de Homoj (1790).

Enhavo

Ĝi estas tre hibrida teksto, samtempe politika traktato, libro pri ĝentilaj manieroj aŭ eseo pri edukado. Por pridiskuti la situacion de virinoj ene de la tiama socio, Wollstonecraft emfazas la konektojn inter kvar konceptoj : rajtoj, racio, virto kaj devo. Rajtoj kaj devoj estas laŭ la verkistino tute kunligitaj — se oni havas civitanajn rajtojn, tiam oni ankaŭ havas civitanajn devojn. Pri tio ŝi konkludas, ke « sen rajtoj ne povas ekzisti devoj ».

En la libro, unu el la ĉefaj argumentoj de Wollstonecraft estas la apogo de raciema edukado por virinoj, por ke ili kapablu plene kontribui al socio. La verkistino respondas acerbe al moralaj aŭtoroj kiel James Fordyce kaj John Gregory, aŭ al edukadfilozofoj kiel Jean-Jacques Rousseau, kiuj kutime asertas ke virino ne bezonas racieman edukadon : en fama ekstrakto de Émile, Rousseau eĉ sugestas ke oni eduku edzinojn por la plezuro de viroj. Tute kontraŭe, Wollstonecraft persiste asertas, ke edzinoj fariĝu la raciemaj « kunulinoj » de la edzoj. Ŝi rimarkas ke, se iu socio decidas konfidi la edukadon de siaj infanoj al la virinoj, tiam la virinoj devas esti sufiĉe kleraj por transdoni la sciadojn al la venonta generacio. Wollstonecraft opinias ke virinoj estas stultaj kaj malprofundaj : ŝi eĉ priskribas ilin kiel « spanielojn » kaj « ludilojn ». Ŝi tamen asertas, ke tio ne rezultas el natura manko de komprenpovo, sed devenas de la viroj, kiuj malpermesis la altkvalitan edukadon de virinoj. Wollstonecraft volonte plu priskribas la konsekvencojn de tia malpermeso por virinoj. Ŝi poete skribas jenon : « Instruita depost infaneco ke beleco estas la sceptro de virino, la menso modlas sin laŭ la korpo, kaj, turniĝante en sia ora kaĝo, nur strebas al la plibeligo de sia karcero ».

Edukada plano

Krom la ĝeneralaj filozofaj argumentoj, Wollstonecraft ankaŭ ellaboras originalan edukadan planon. En la 12-a ĉapitro, « Pri Nacia Edukado », ŝi proponas ke ĉiujn infanojn oni sendu al « kampara taga lernejo » (country day school), kaj ke oni ankaŭ eduku ilin hejme, por « inspiri amon de hejmo kaj de la hejmaj plezuroj ». Ŝi cetere asertas, ke lernanteco devus estis gea, ĉar viroj kaj virinoj, kies edziĝoj estas « la cemento de socio », devus esti « edukitaj laŭ la sama modelo ».

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj