Preĝejo Sankta Andreo (Rudolstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreo-kirko en Rudolstadt

Preĝejo Sankta Andreo (germane: Stadtkirche St. Andreas) estas protestantisma kirko en Rudolstadt, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temas pri trinava malfrugotika konstruaĵo kiu anstataŭis dum sia konstrujaroj 1463-75 ejon datumantan el la 12-a jarcento. Nova alikonstruo venis inter 1634 kaj 1636 kaj la tuto fariĝis brubarokaĵo.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

Vidindas la grandega genealogia arbo de la familio de Albreĥto la 4-a (Schwarzburg-Rudolstadt) kaj la t.n. Schönfeld-epitafo. En la ĥorejo troviĝas tomboslabo de grafino Katerino (Schwarzburg) kiu famiĝis dum la ŝmalkalda milito kiam ŝi alfrontis en 1547 dukon Alba dirante nobelan sangon por bova sango.

Kirke estas duka kripto kun du ĉambroj estante en uzo de 1605. Ĉi-tie kuŝas kelkaj sarkofagoj de dukoj de Schwarzburg-Rudolstadt; aliaj estintaj iam den la kastela kirko de Kastelo Schwarzburg estis transportitaj laŭ komisio de la nazioj al Heidecksburgo. La kriptro plurfoje suferis je rompoŝteloj kaj ĉerkoj estis ege damaĝitaj - samo okazis je Wöhlsdorf (Seisla). Ĉi tie kuŝas ankaŭ la ostoj de la lasta dukino Anna Luise von Schwarzburg. La ĉefaltaro estas de ano el la skolo de Michael Wolgemut.

La orgeno de Friedrich Ladegast estis restaŭrita inter 2003 kaj 2005 fare de firmao Eule el Bautzen. Ture pendas la en 1499 muldiga, malfrugotika sonorilo Osanna kun pezo de 2.300 kilogramoj. Laŭlegende Friedrich Schiller estis inspirita de ĝi verki la faman poeziaĵon Lied von der Glocke. La granda sonorilo fariĝis en 1635 en Erfurto fare de la fratoj Möhringk dum la Tridekjara milito. Ĝi estas la plej granda libere svinganta sonorilo de Turingujo en evangelia kirko. Por ĝia faro oni uzis ankaŭ kanonon el la armilejo de Heinrich von Schwarzburg. La Maria sonorilo estas la plej malnova, datumante el la 14-a jarcento, gotika artaĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roland Pangert, Bernd Zeuner: Die Rudolstädter Fürstengruft. Ĉe: Rudolstädter Heimathefte, Jg. 53 (2007), kajero 11/12, S. 296–299.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]


50.72194444444411.343055555556