Preĝejo Sankta Bonifaco (Hochheim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonifaco-kirko en Hochheim

La Preĝejo Sankta Bonifaco (germane: St. Bonifatius) troviĝas en Hochheim, kvartalo de Erfurto, Germanujo (Wagdstraße). Temas pri filia kirko de Preĝejo Sankta Nikolao (Melchendorf). [1] Patrono ĝia estas Sankta Bonifaco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

interna panoramo

La nuna formo de la halokirko kun triflanka, multangula finiĝo en la oriento gajnis sian nunan aspekton dum la alikonstruo inter 1729 kaj 1731. En 1756 aldonitis oriente 27 metrojn alta kirkoturo. Ĝi havas ardeze kovritan kaj vostitan spajron kaj lanternon en kiu pendas la malnova hor-indika sonorilo. Surlanterne estas turo-butonego. La longa domo havas groptegmenton kun lukarnoj.

Nova restaŭrado estis inter 1970 kaj 1972 kiam la altaro de 1730 forigitis. De la malnova meblaro konserviĝis malfrugotikaj, skulptitaj statuoj de Anna Triopa kaj de Bonifaco, krome Madono kun bebo kaj krucifikso el la malfrua 17-a aŭ frua 18-a jarcento.

La reliefo kaj la soklo de la nova altaro kaj la ambono kreitis de Werner Schubert el grejso. Ankaŭ Via crucis estas de li. 200 sidlokoj disponas en ok vicoj. La orgeno kun 12 registroj sur du klavaroj kaj pedalo konstruitis en 1986 de la firmao Schönefeld el Stadtilm.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München / Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

50.95712910.999193