Preĝejo de Simeono (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Simeono
ruse Храм святого праведного Симеона Богоприимца
kristana preĝejo • rekonilo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 9′ 2″ N, 65° 32′ 42″ O (mapo)57.15055555555665.545Koordinatoj: 57° 9′ 2″ N, 65° 32′ 42″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
paroĥo preĝejo de Simeono
Dato de konsekro 22-an de junio 1885
Uzado preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Tipo de konstruaĵo hejma preĝejo
Konstruado 1879—1885
Specifo
Longo 9,9
Larĝo 6
Alto 6,8
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Respubliko, 60
vdr

La Preĝejo de Simeono (ruse Храм святого праведного Симеона Богоприимца) estas la funkcianta preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis fondita en 1872 kaj konstruita en 1879—1885 por la Vladimira orfejo-metilernejo. Origine ĝi servis kiel hejma preĝejo, ekde 1888 kiel paroĥa.

Situo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas rande de la historia centro, ĉe kruciĝo de la ĉefa strato de la urbo (finiĝinta tiuloke), tiutempe nomita Carskaja (nun Respubbliko) kaj la Moskva landvojo (nun Orĝonikidze), kelkcent metrojn for de la malliberejo. Nun tio estas la urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1872 rande de Tjumeno, ĉe loko kie la ĉefa urbostrato Carskaja finiĝis kaj kruciĝis kun la Moskva landvojo, kelkcent metrojn for de la malliberejo, malfermiĝis la Vladimira orfejo-metilernejo (ruse Владимирское сиропитательно-ремесленное заведение). Ĝi estis konstruita de negocisto de la 1-a rango Semjon Miĥajloviĉ Trusov, kiu elspezis tiucele 14 mil rublojn, kaj estis nomita omaĝe al grandprinco Vladimir Aleksandroviĉ, vizitinta Tjumenon en 1868. La orfejo estis duetaĝa kaj etendiĝis laŭlonge de la strato Carskaja. De 1872 ĝis 1897 ĝi akceptis 405 infanojn. La knaboj rajtis troviĝi en la orfejo ĝis 17-a vivojaro, la knabinoj ĝis la 16-a. Funkciis duklasa lernejo, kie instruado daŭris 4 jarojn. Krome oni instruis metiojn: la knaboj lernis bindadon, lignaĵistan metion, ŝufaradon; la knabinoj lernis kudradon[1].

Origine la infanoj frekventis la preĝejon de Endormiĝa forpaso de Maria, al kies paroĥo apartenis la orfejo. Sed la vojo laŭ nepavimitaj stratoj estis tro longa kaj komplika, do aperis bezono en propra preĝejo. En 1880-1885 negocisto Semjon Trusov komencis kaj lia filino, kolonela vidvino Fotina Semjonovna Serebrjakova finis konstruadon de la preĝejo de Simeono. Al ĝia konstruado kaj prizorgado kontribuis ankaŭ aliaj lokaj negocistoj. 1200 rublojn oferis grandprinco Vladimir Aleksandroviĉ kaj lia edzino Maria Pavlovna[1]. La 22-an de junio 1885 la preĝejo estis konsekrita[2].

Ĝi estas malgranda (9,9 x 6 m, alteco 6,8 m kun kupolo) kaj alkonstruita al la orienta muro de la orfejo. Altaro troviĝis en la dua etaĝo. La preĝejo estis hejtata per du kahelitaj fornoj kaj la tria, sen kaheloj, troviĝis ĉe altaro. Kverka ikonostazo kun ĉizitaj kolonoj estis mendita en Moskvo. La preĝejon eblis eliri el klasa ĉambro aŭ de surstrate. Ekzistis ĥoro kiu kantis ĉe du ĥorejoj[1].

Komence la preĝejo apartenis al la paroĥo de la preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria, sed la 1-an de aprilo 1888 ĝi iĝis memstara kaj ekhavis propran pastron[1][2].

En sovetia tempo la preĝejo estis fermita kaj same kiel la orfejo transdonita al la Tjumena Medicina Instituto. Longan tempon tie funkciis anatomia teatro[2].

La 30-an de marto 1987 laŭ decido de la Tjumena Provinca Plenumkomitato la konstruaĵo estis agnoskita arkitektura monumento de loka signifo[2].

En 1998 la konstruaĵo estis transdonita al la Tobolska-Tjumena eparĥio kaj tie okazis la unua diservo[2]/

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 345. ISBN = 5901633040.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 69. ISBN =.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]