Klinika preĝejo de Pfafferode

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La klinika preĝejo en 2016

La klinika preĝejo Pfafferode troviĝas en Mühlhausen (Turingio), Germanio, en la vilaĝo Pfafferode, kiu fakte egalas al granda neŭrologia kaj psikiatria kliniko, do malsanulejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La konstruo de la provinca kliniko Pfafferode realiĝis inter la jaroj 1910-17 barokstile. La loko de la nuna sociala centro kiel unu finpunkto de la meza akso iam estis proponita por la preĝejo. Sed ĝi finfine konstruiĝis (inter 1914-17) ĉe la tiel nomata flegista vilaĝo.

Ĝi unuigas novbarokajn kaj secesiajn stilelementojn. Specialaĵo estas la orientiĝo norda-suda de la kirko. Du sakristioj por animzorgantoj protestantisma respektive katolika montras la ekumenan uzon ekde la komenco. En la jaro 2007 oni pluse instalis vintran preĝejeton sub la norda galerio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 149

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]