Premioj de la Guberniestro ĝenerala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kreite en 1937, la Literaturaj Premioj de la Guberniestro Ĝenerala fariĝis inter la plej prestiĝaj kulturaj premiaroj de Kanado. Oni aljuĝas ilin kaj anglalingve kaj franclingve en sep kategorioj: Fikcio, Nefikcio, Poezio, Dramo, Porinfana literaturo-Teksto, Porinfana literaturo-Ilustraĵoj, and Traduko.

La premiojn kreis (komence nur anglalingve, kaj nur en du kategorioj) la Guberniestro ĝenerala Lordo Tweedsmuir (John Buchan), mem renoma verkinto de The Thirty-Nine Steps. En 1957 la premioj metiĝis sub la administrado de la Kanada Konsilio por la Artoj, kaj oni komencis doni kontantan monsumon al la gajnintoj.

En 1980 la Konsilio komencis anonci la finajn kandidatojn por la premio unu monaton antaŭ la aljuĝo, por altiri pli da gazetara atento.

Dum la oficepoko de G. ĝ. Adrienne Clarkson, ŝi klopodis akiri ekzemplerojn de ĉiuj premiitaj libroj per librofoiroj kaj brokantejoj por la privata oficejo de la Guberniestro ĝenerala. Ĝis 2004 restis nur du mankantaj titoloj.

Premioj

Premiitoj

2005 - 2004 - 2003 - 2002 - 2001 - 2000 - 1999 - 1998 - 1997 - 1996 - 1995 - 1994 - 1993 - 1992 - 1991 - 1990 - 1989 - 1988 - 1987 - 1986 - 1985 - 1984 - 1983 - 1982 - 1981 - 1980 - 1979 - 1978 - 1977 - 1976 - 1975 - 1974 - 1973 - 1972 - 1971 - 1970 - 1969 - 1968 - 1967 - 1966 - 1965 - 1964 - 1963 - 1962 - 1961 - 1960 - 1959 - 1958 - 1957 - 1956 - 1955 - 1954 - 1953 - 1952 - 1951 - 1950 - 1949 - 1948 - 1947 - 1946 - 1945 - 1944 - 1943 - 1942 - 1941 - 1940 - 1939 - 1938 - 1937

Eksteraj ligiloj