Primiera bovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Primiera bovo (primiere: primieròta; germane: Primörer) estas tipo de la specio Bos taurus. Ĝi estas bredata por la lakto. Ĝi estas malaperonta, ĉar en Primiero (ĝia naskiĝloko) la popolo ne plu estas ĉefe kamparana. Tial hodiaŭ estas nur malmultaj puraj ekzempleroj, sed pluraj rasmiksiĝaj ekzempleroj.

Karakterizaĵo[redakti | redakti fonton]

La specio havas brunan malhelan felon. La bovoj estas malgrandaj: ilia pezo estas ĉirkaŭ 2-3 kvintalojn, ili ne longas pli ol unu metron kaj okdek kaj ilia staturo estas malpli granda ol unu metron kaj tridek.

La specio estas forta, rustika kaj estas adekvata al la montaj herbejoj. Ĝi havas longan vivon.

Ĝia produktado estas pleje kvintalojn da lakto ĉiujare (ĉirkaŭ 10 kilogramojn ĉiutage).