Procesio je Granda Vendredo (Lohr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
procesio en Lohr, 2012

Je granda vendredo okazas en Lohr am Main pasionmontra procesio laŭ romkatolika tradicio kiu, rilate al Germanujo, estas taksata la plej malnova siaspece ankoraŭ farata.[1]. Allogas ĝi ĉiujare milojn da vizitantoj kaj piuloj.

Dek tri figuroj de natura grandeco reprezentantaj via crucis transportiĝas de la placo antaŭ Miĥaelo-kirko tra la stratoj Große Kirchgasse, Lohrtorstraße, Seeweg, Fischergasse, Grabenstraße, Anlagenstraße, Alfred-Stumpf-Straße kaj Hauptstraße. Celo de la antaŭtagmeze ekinta rondirado estas la Miĥaelo-preĝejo. Ekde 1960 la partoprenantoj mem silentas akompanate de timbalo-frapoj kaj blovmuzikaĵoj.

Iam la tuto estis eĉ pli granda, bildriĉa kaj impresa laŭ baroka maniero, kio estiĝis post la Tridekjara milito. La unua mencio de 1656 legeblas sur fakturo por la paroĥo de Sankta Miĥaelo.

Ordo procesia[redakti | redakti fonton]

figuroj laŭvice

Portas la figurojn anoj de diversaj metiaj gildoj; ankaŭ la gepatroj de la partoprenemaj infanoj nepre estu metiistoj. Jen la regularo koncerne la vicojn de la staci-montrantoj:

  1. mesknaboj kun kruco kaj malhelaj flagoj
  2. urba kapelo de Lohr
  3. metiistaj ŝildoj kaj altaj gildaj stangoj
  4. lasta vespermanĝo (barelfaristoj, bierfaristoj, gastejestroj)
  5. Kristo sur la olivarba monto (ĉarpentistoj, vitrofaristoj, tornistoj)
  6. aresto de Kristo (ĉarfaristoj, forĝistoj, seruristoj, feristoj)
  7. insulto de Jesuo (tranĉilfaristoj, potfaristoj, ŝnuregfaristoj, horloĝistoj, elektrikistoj, medicinistoj)
  8. skurĝo de Jesuo (ŝuflikistoj, selistoj, kusenfaristoj, kahelmetistoj, anoj de la familio de Adolf Kolping)
  9. Ecce homo (buĉistoj, nutraĵliverantoj)
  10. sukurantoj de Jesuo en la portado de la kruco (ĝardenistoj, agrikulturistoj, komercantoj per fruktoj kaj legomoj, forstistoj)
  11. ŝtelo de la vestaĵoj de Jesuo (tajloroj, tekstilistoj, vestofabrikantoj)
  12. kruco kun bildigo de ĉiuj kvin vundoj (masonistoj, farbistoj, tegmentistoj, domokonstruantoj)
  13. aktualigo de la pasiono de Jesuo (skoltistoj (DPSG) kaj anoj de la katolika pordungita ligo (KAB)
  14. dolorplena Dipatrino (junaj virinoj)
  15. cenotafo de Jesuo (bakistoj, sukerbakistoj, estroj de etaj vendejoj)
  16. la profeto Jona elvenanta el la korpo de baleno kiel simbolo de resurekto (fajroestingistoj)
  17. gelernantoj
  18. blovmuzikkapelo el la urbokvartalo Wombach
  19. klerikaro kaj elstaruloj
  20. resto de la fideluloj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Anderlohr, Förderkreis Lohrer Karfreitagsprozession e.V.: Die Lohrer Karfreitagsprozession. G-Medien GmbH, dua eldono, Lohr 2012, ISBN 978-3-944413-07-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]