Protokoloj de cionaj saĝuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La protokoloj de cionaj saĝuloj estas falsaj tekstoj de la rusa sekretservo, kunprenitaj por antisemitisma politika pamfleto. La libro provas aserti pri la monda hegemonio de la judoj.

Ĝeneralaĵoj

La protokoloj okupas 80 paĝojn, dividitajn je 24 ĉapitroj. Ĝi laŭ konspira teorio, entenas (fakte fikciajn) tekstojn de paroloj de juda gvidanto antaŭ la „Saĝuloj de Ciono“.

Ĝi estiĝis komence de la 20-a jarcento kaj estas grava kontraŭjudisma libro.

Historio

La plej frua versio de la Protokoloj estis eldonita en aŭgusto kaj septembro de 1903 en la Sankta-Peterburga gazeto Znamia, sed la fina varianto venas el la dua eldono de libro de Sergej Nilus (1862-1929) aperinta en 1905.

La libro grave disvastiĝis nur post la oktobra revolucio tra tuta Eŭropo, ĉefe per la rusaj elmigrantoj. Post la dua mondmilito, en multaj landoj oni malpermesis ĝian publikigon, vendon.

Oni traktas en kelkaj islamaj landoj kaj en ekstremdekstrulaj rondoj la Protokolon kiel veran dokumenton de la cionismo eĉ hodiaŭ.


Eksteraj ligiloj