Provinco Bergamo
Provinco Bergamo | |
Regionoj kaj provincoj de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Lombardio (2005) |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | BG |
Areo: | 2 723 (2010) km² |
Ĉefurbo: | Bergamo |
Loĝantaro: | 1 098 740 (2010) |
Loĝdenso: | 404 (2010) loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 244 (2010) |
Poŝtkodo: | 24000-24100 (2010) |
Kodo laŭ ISTAT: | 016 (2010) |
Telefona prefikso: | 035, 0345, 0346, 0363, 02, 030 (2010) |
Retpaĝo: | http://www.provincia.bergamo.it/ |
La Provinco Bergamo estas provinco en regiono Lombardio, en la norda Italio, kun plej da unu miliono loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Bergamo, estas la kvara urbo laŭ loĝantaro en Lombardio.
Ĝi samlimas la provincon de Sondrio norde, la provincon de Lecco, de Monza kaj Brianza kaj de Milano okcidente, la provincon de Kremono sude, kaj la provincon de Breŝo oriente.
Geografio
La provinco de Bergamo lokiĝas en la centr-orienta Lombardio. Ĝia okcidenta limo estas la firstolinio kun la riveroj Brembo (norde) kaj Adda (sude de la Lago de Como); ĝia norda limo estas la ĉefa firstolinio en la Orobaj Alpoj; ĝia orienta limo estas la firstolinio inter Scalve valo kaj Camonica valo, kaj poste la lago de Iseo kaj la Oglio rivero. La suda limo estas konvencia.
La norda parto de la provinco estas monta regiono; ĝi okupas la 64% de la provinca teritorio kaj tie lokiĝas la ĉefaj bergamprovincaj valoj, kiel la Bremba valo, la Seria valo kaj la Cavallina valo. Plej sude lokiĝas monteta strio (okupante la 12% de la provinca teritorio), kie troviĝas la valo San Martino, la Bergamaj montetoj kaj la Valcalepio. La plej suda parto de la provinco (24% de la provinca teritorio) apartenas al la Padebenaĵo.
Ĉefaj urboj
Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.
1 | Bergamo | [bergamo] | 120 694 loĝ. |
2 | Treviljo (Treviglio) | 29 034 loĝ. | |
3 | Seriate | [serjate] | 24 297 loĝ. |
4 | Dalmine | [dalmine] | 23 266 loĝ. |
5 | Romano di Lombardia | [romano di lombardia] | 19 049 loĝ. |
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi |