Provinco de Milano

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Provinco de Milano
Regiono: Lombardio (Lombardia) (2005)
Kodo laŭ ISO 3166-2: MI
Areo, km2: 1 984 (2005)
Ĉefurbo: Milano
Loĝantaro: 3 707 000 (2005)
Loĝdenso, 1/km2: 1 869 (2005)
Kvanto de komunumoj: 189 (2005)
Poŝtkodo: 20121-20162 Milano; 20010-20099
Kodo laŭ ISTAT: 015 (2005)
Telefona prefikso: 02, 039, 0362
Retpaĝo: http://www.provincia.milano.it/
Mapo

La Provinco de Milano estas provinco en regiono Lombardio, en la norda Italio, kun plej da tri milionoj kaj okcent mil loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Milano, estas la dua urbo laŭ loĝantaro en Italio, post la nacia ĉefurbo, Romo.

La provinco de Milano samlimas la provincon de Varese, la provincon de Como kaj la provincon de Monza kaj Brianco norde, la provincon de Bergamo, la provincon de Kremono kaj la provincon de Lodi oriente, la provincon de Pavio sude, kaj la provincon de Novara (en Piemonto) oriente.

[redakti] Geografio

La teritorio de la provinco de Milano lokiĝas en la centr-okcidenta Lombardio, kaj okupas parton da la pada ebenaĵo troviĝanta inter la rivero Tiĉino okcidente kaj la rivero Adda oriente.

Ankaŭ trairas la provincan teritorion multaj malgrandaj riveroj, kiel Lambro kaj Olona; aldone ĉeestas reto da navigkanaloj konataj kiel Navigli (Naviglio Grande, Naviglio Martesana, Naviglio Pavese).

[redakti] Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.

1 Milano (Milano) 1 299 400 loĝ.
2 Sesto san Giovanni [sesto sanĝovani] 83 400 loĝ.
3 Cinisello Balsamo [ĉinizelo balsamo] 73 900 loĝ.
4 Legnano [lenjano] 56 200 loĝ.
5 Rho [ro] 51 200 loĝ.

Cirklo ItalioRegionoj kaj provincoj de Italio → Provincoj de Lombardio

Bergamo    Breŝo    Como    Kremono    Lecco    Lodi
Mantovo    Milano    Monza kaj Brianco    Pavio    Sondrio    Varese