Provinco Bururi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Burundi Bururi.png

Bururi estas unu de la 17 provincoj de Burundo. Laŭ la areo ĝi estas la plej granda provinco en la lando. La provinco limas norde kun Bujumbura Rural, kaj Mwaro, oriente kun Gitega kaj Rutana kaj sude kun Makamba. Okcidente estas la lago de Tanganjiko. Konata estas la ĉefurbo Bururi kaj la urbo de Rumonge, kie ankaŭ estas Esperanto-grupo. En la provinco de Bururi estas tri konataj naturparkoj, la Bururi Forest Nature Reserve kaj la Rumonge Nature Reserve kaj la Kigwena Nature Reserve.