Provinco Sa'da

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Sada
صعدة محافظة

gubernio de Jemeno
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sada
Areo 12 370 km²
Loĝantaro 693 217(stato: censo de 2004)
ISO-kodo YE-SD
vdr

La provinco Sa'da aŭ pli simple sen vortomeza prononcosigno Sada (arabe ‏ صعدة محافظة, latinliterigo Muḥāfaẓat Ṣaʿda - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Sada, ankaŭ latinliterigata Sadah) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la okcidento de la lando, kaj norde havas vastan limon al Sauda Arabio.

Laŭ la stato de la censo de 2004 la provinco havis 693 217 loĝantojn. La areo estas 12 370 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte po 56 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Sada (respektive Sa'da).