Provinco Ta'iz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
provinco Taiz
تعز محافظة
Ta'izz in Yemen.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Taiz
Areo 10 100 km²
Loĝantaro 2 402 569 (stato: censo de 2004)
ISO-kodo YE-TA
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Ta'iz aŭ pli simple sen vortomeza prononcosigno Taiz (arabe ‏ تعز ‎ محافظة, latinliterigo Muḥāfaẓat Taʿizz - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Taiz) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la okcidento de la lando, kaj okcidente havas vastan bordon al la Ruĝa Maro.

Laŭ la stato de la censo de 2004 la provinco havis 2 402 569 loĝantojn. La areo estas 10 100 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte 237,9 loĝantoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Taiz (respektive Ta'iz).

la urbocentro de la provinca ĉefurbo Taiz kun la Aŝrafija-moskeo