Psikodramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Psikodramo (de la grekaj vortoj ψυχη psiĥe „animo, psiko“, kaj δράμα drama „ago, faro“, duasence ankaŭ dramo) - germane kaj angle Psychodrama - estas metodo de grupa psikoterapio, evoluigita de la aŭstria kuracisto Jakob Levy Moreno (1890 ĝis 1974) en Vieno.

Psikodramo kiel grupa psikoterapio[redakti | redakti fonton]

La metodo psikodramo ekestis kiel "terapio en la grupo kun la grupo por la grupo" el la spontanea teatro kaj estis la historie unua formo de grupa psikoterapio. La "paciento" aŭ "kliento", kiu havas la peton ricevi terapian helpon, konsideriĝas ĉefa aktoro en psikodrama teatraĵo, kiu okzazas ĉi-tie kaj nun, kaj sur imagita scenejo surscenigas sian propran terapiindan temon. Kiel membro de la grupo la ĉefa aktoro kun la permeso de la grupo ricevas la eblecon, prilabori propran temon aŭ temon de la grupa interago kun la subteno de "reĝisoro" kaj de elektitaj pliaj aktoroj, kiuj konsideriĝas "helpaj mi-oj". La spektantoj permesas esti emocie tuŝataj per la ludo de la ĉefa aktoro, subtene de la "reĝisoro" mem povas engaĝiĝi en la teatraĵon kaj finfine kiel ĉiuj ĉeestantoj bonvole kaj se necese kritike komentas la ludon. La spertoj de psikodramaj grupoj montris, ke ankaŭ spektantoj kiuj ne aŭ apenaŭ integriĝis aktore en la "psika teatraĵo", foje sentis tre fortan emocian tuŝiĝon.

Celo de la psikodramo estas la aktivigo kaj integrigo de spontaneeco kaj kreivo. Krea spontanea ago realiĝas, se la ĉefa aktoro por nova aŭ jam konata situacio trovas novan kaj taŭgan reagon.
(Moreno, 1959, origine germanlingve en la verko "Gruppenpsychotherapie und Psychodrama", p. 34).

La celo de tre forta emocia tuŝiĝo, kiu eble per sia skuo povas havi liberigan aŭ sanigan efikon, ankaŭ estas celata por la proceso de engrupa interrilatado. Helpe de la grupo la ĉefa aktoro povu liberiĝi de fiksiĝintaj strukturoj de socia rolo.

Ofte okazas, ke lernitaj sociaj roloj ne (plu) helpas al konkreta individuo aŭ individuaj sociaj situacioj. Ju pli la natura kreivo blokiĝas pro malspontaneeco, des pli la individuo devas alkroĉiĝi al fiksaj rolaj modeloj, kiuj povas tute maltaŭgi en la konkreta vivosituacio.

Teknikoj de la terapia modelo psikodramo nepre nur utiliĝu fare de specife trejnitaj psikoterapiistoj, kiuj kapablas sekure reagi al la kirlitaj emocioj de la kunaktoroj kaj sukcesas eviti nekontrolatajn emociajn eksplodojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]