Pucallpa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Pucallpa

Pucallpa, ankaŭ nomata ’’’Calleria’’’ estas urbego en Peruo. La loknomo signifas: ruĝa tero.

Flago de Pucallpa
Blazono de Pucallpa
Mapo pri urboj en Peruo, kie estas trovebla Pucallpa en la orienta kaj meza landpartoj

Bazaj informoj

Geografio

Pucallpa situas laŭ rivero Ucayali, grava alfluanto de Amazono. Huancayo (urbo) troviĝas 417, Chimbote 453, Limo 492, Trujillo (Peruo) 496, Callao 500, Iquitos 535, Chiclayo 611, Cusco 636, Arequipa 949, Tacna 1167 km.

Historio

Konstruaĵo en Pucallpa
Horloĝa turo en Pucallpa

Kvankam Pucallpa datiĝas de la frua kolonia epoko (1534), ĝi restis izolita ĝis 1945, tiam ĝi ricevis ŝoseon al la ĉefurbo Limo. En la 1840-aj jaroj franciskanaj misiistoj alvenis, kiuj allogis familiojn amase. Dum pluraj jardekoj ĝi restis malgranda vilaĝo, ĉar ĝi ne havis vojajn ligilojn. La vojo permesis la komercadon de la regionaj produktoj.

Ekonomio

Pucallpa estas komerca centro por agrikulturaj produktaĵoj. Petrola rafinejo funkcias proksime.

Trafiko

Pucallpa havas internacian flughavenon. finstacion de ŝoseo kaj riveran havenon.

Klimato

Pucallpa kuŝas en varma, humida pluvarbaro. La pluva sezono kulminas en novembro, malkulminas en julio. Jare pluvas po 1566 mm.

Fontoj

Larĝa panoramo en Pucallpa