Pumpostacio fervoja (Kaselo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pumpostacio ĉe la kasela ĉefa stacidomo

La pumpostacio relvoja (germane Pumpstation) troviĝas en Kassel, Germanio, Auedamm nr 13.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la kaja digo Auedamm de ĉe la rivero Fulda videblas unuaasppekte malinteresa konstruaĵo kies kialo ne tuj evidentiĝas. Sur la - verŝajne ankoraŭ baroka - fundamenta riverborda muro estas duetaĝa konstruaĵo kun terakotaj ornamoj kaj sabloŝtonaj kornicoj. Ĉe ambaŭ flankoj estas pluraj unuetaĝaj alkonstruaĵoj. La fenestroformo kiel ankaŭ la maniero de la konstruitara aranĝo dedukteblas industria konstruaĵo. Temas pri ĉ. en 1880 konstruita iama pumpstacio por la akvoprovizo de la ĉefa stacidomo de Kaselo. Ĉar mankis fontegoj oni devis uzi akvon de la rivero Fulda por havigi la likvaĵojn al la vaporlokomotivoj en sufiĉa kvanto. Tra premkondukilo la akvo pumpitis en la pluprilaborinstalaĵon. Post filtrado kaj aldono de malduriloj la akvo alvenis en la akvoturon. De tie ĝi povis esti disdonataj al diversaj akvogruoj de sur la stacidomo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wurzel, Thomas (red).: Kulturelle Entdeckungen Nordhessen. Band II, eldonita fare de Sparkasse-Kulturstiftung Hessen-Thüringen, Stuttgart 2002, p. 62