Puyallup (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puyallup
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 98371–98375 • 98371 • 98375
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42 973  (2020) [+]
Loĝdenso 1 164 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 11′ N, 122° 18′ U (mapo)47.175833333333-122.29361111111Koordinatoj: 47° 11′ N, 122° 18′ U (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Areo 36,929758 km² ( 369 2.9 758 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Puyallup (Vaŝingtonio)
Puyallup (Vaŝingtonio)
DEC
Puyallup
Puyallup
Situo de Puyallup
Puyallup (Usono)
Puyallup (Usono)
DEC
Puyallup
Puyallup
Situo de Puyallup

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puyallup, Washington [+]
vdr
Situo de Puyallup en Kantono Pierce kaj en Vaŝingtonio
Emblemo de la ĉiujara Narcisa Festivalo
Pionira domego de Ezra Meeker
Camp Harmony (paskoncentrejo dum la 2-a mondmilito)

Puyallup (elp. pjuALep) estas urbo en Kantono Pierce (Vaŝingtonio) en Usono, ĉirkaŭ 8 km oriente de Takomo. En 2010 la loĝantaro nombris 37 022 laŭ la censo. La urbo ricevis la nomon de la loka indiĝena popolo; la vorto laŭdire signifas "malavara popolo" en la loka dialekto de la laŝucida lingvo. La saman nomon portas ankaŭ la rivero Puyallup, kiu fluas apud la urbo survoje de siaj fontoj en la glaĉeroj de Monto Rajnera al sia elfluejo al Puĝeta Fjordo ĉe Takomo.

La urbon fondis pioniro Ezra Meeker, kies impona domo estas historia ikono de la urbo, en 1877.

En 1942, la tereno de la ĉiujara granda foiro transformiĝis en "Camp Harmony", kie japandevenaj homoj el la regiono pasloĝis atendante translokigon al koncentrejo Camp Minidoka en Idaho.

La ĉiujara Foiro Puyallup, fondita ĉirkaŭ 1900, estas la plej granda foiro en Vaŝingtonio (kaj unu el la dek plej grandaj en Usono), altirante ĉirkaŭ milionon da vizitantoj ĉiun septembron dum sia 17-taga daŭro. La foira organizaĵo okazigas ankaŭ 4-tagan printempan foiron ĉiun aprilon, tamen multe malpli vizitatan. En printempo Puyallup estas ankaŭ la komencejo de la kvar-urba Narcisa Festivalo (Daffodil Festival), kiu kulminas en Takomo.

Naskiĝintoj en Puyallup[redakti | redakti fonton]