Quoit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quoit de Pentre Ifan.
kornvalaj quoit-oj (akvoforto de 1857).
Mulfra Quoit.
»Devil's Quoit» apud St Columb Major.

Quoit estas portaltombo el la neolitiko, ĉe kiu pluraj vertikalaj megalitoj portas unu solan kovroplaton. Tiuj dolmenoj nomiĝis en la 19a jarcento ankaŭ Cromlech-oj.[1]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Instalaĵoj de tiu tipo troviĝas en Kornvalo, Kimrujo kaj Irlando. En Irlando ili nomiĝas "tripod-Dolmeno" kiel speciala formo de portaltombo.

La plej konata quoit en Kornvalo estas la Lanyon Quoit, la plej bone konservata la Chûn Quoit, la arĥeologie plej interesa la Trethevy Quoit. Kromaj quoit-oj estas inter alia la restaŭrita Giant’s Quoit aŭ Carwynnen Quoit, la Bosporthennis Quoit, la [[Mulfra Quoit] kaj la Zennor Quoit. La plej ruinigita estas la Sperris Quoit.

En Kimrujo troviĝas inter alie en la graflando Pembrokeshire la Arthur’s Quoit, la Carreg Coetan Arthur, la disfalita Devil's Quoit, la Llech-Y-Tripedd, la King’s Quoitkaj la quoit de Pentre Ifan.

Deveno de la termino[redakti | redakti fonton]

1769 klarigis William Borlase en siaj publikigaĵoj por la unua fojo de termino quoit: Priskribante la Chûn quoit li klarigis, ke la termino devenas de la diskoforma kovroŝtono, kies formo rememoras ĵetdiskos (angle quoit).[2]

Datigado[redakti | redakti fonton]

El novaj elfosaĵoj ni scias, ke la megalitaj instalaĵoj estis konstruitaj en la neolitiko inter 3700 kaj 3300 a.K.Ili estis uzataj dum longa tempo kiel komunaj tomboj..[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. William Borlase: Antiquities Historical and Monumental of the County of Cornwall, Bowyer and Nichols, London 1769
  2. William Borlase: Antiquities Historical and Monumental of the County of Cornwall, Bowyer and Nichols, London 1769
  3. John Barnatt: Prehistoric Cornwall: The Ceremonial Monuments, Turnstone Press Limited 1982

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John Barnatt: Prehistoric Cornwall: The Ceremonial Monuments. Turnstone Press Limited 1982, ISBN 0855001291.
  • Ian McNeil Cooke: Standing Stones of the Land’s End. Cornwall: Men-an-Tol Studio 1998, ISBN 0951237195.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]