Régis Labeaume

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Régis Labeaume

Régis LABEAUME estas urbestro de la urbo Kebeko (Kanado). Li naskiĝis la 6-an de majo 1955 apud Robervalo. Liaj profesioj estas politikisto kaj negocisto.

Biografio

Studadoj

Li havas diplomon en sociologio de la Universitato Laval (Kebeko).

Funkcioj

Régis Labeaume estas la 37-a urbestro de Kebeko ekde la 8-an de decembro 2007. Li estis due elektita en 2009. Labeaume estas la sekvanto de Andrée P. Boucher, kiu mortis la 24-an de aŭgusto 2007.

Eksteraj ligiloj