Róbert Braun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BRAUN Róbert estis hungara sociologo, leksikografo naskiĝinta en Arado la 7-an de januaro 1879 kaj mortinta en Budapeŝto la 12-an de februaro 1937.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Braun studis en Budapeŝto kaj Parizo. Li instruis en Lippa, poste en Marosvásárhely. Ekde 1911 li iĝis en Budapeŝto vicdirektoro de la Ĉefurba Biblioteko (1911-18) dum tiu li kaj Ervin Szabó modernigis la bibliotekon. Post la falo de la Hungara Konsilantrespubliko oni malliberigis lin. Poste li laboris kiel lektoro, tradukisto. Liaj vilaĝesplorajstudoj estis pioniraj en Hungarujo. Sub lia prezidanteco establiĝis la sociografia sekcio de la Sociscienca Asocio. Li estis redaktoro de revuoj Huszadik Század, post 1920 de la Literatura kaj de la libroserio Kultúra és Tudomány. Li estis tradukisto kaj disvastigisto de la verkoj de Henry George. En 1925 Blanka Pikler kaj li kunmetis la hungaran ĝeneralan bibliografion. Li estis ĉefkunlaboranto de la revuo Századunk.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lippa és San Sepokro (Bp., 1908);
  • A falu lélektana (Bp., 1913);
  • Magyarország feldarabolása és a nemzetiségi kérdés (Bp., 1919);
  • Régi és új milliomosok Amerikában (Bp., 1920).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon