Radioteleskopo Raisting

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radioteleskopo Raisting, Bavario


Parabola anteno de la Radioteleskopo Raisting
47.911.112777777778
Radioteleskopo Raisting (Bavario)
Radioteleskopo Raisting (Bavario)
DEC
Radioteleskopo Raisting
Radioteleskopo Raisting
Radioteleskopo Raisting
Radom 2011 nova kovraĵo
50-Pf-Poŝtmarko de Germana Poŝto (1975-05-15)

Radioteleskopo Raisting, germana nomo Erdfunkstelle Raisting, estas tera stacio por komunikado kun komunikadaj satelitoj. Ĝi situas sude de la lago Ammersee ĉe Munkeno, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La radioteleskopo estis konstruita en 1964 fare de la tiama Germana Federacia Poŝto Deutschen Bundespost. En 2006 la instalaĵo estis vendita al la Usona kompanio Emerging Markets Communications Inc. (EMC). Kiam finiĝis ties apliko por satelita komunikado, oni volis malkonstrui la antensistemon, sed en 1999 oni deklaris ĝin teknika monumento. Poste la pluan uzon kaj la renovigon de la tuta instalaĵo prizorgis ĉi-cela subtena societo nomiĝanta Förderverein Industriedenkmal Radom Raisting.

Anteno 1[redakti | redakti fonton]

La Anteno 1 troviĝas en radarkupolo (radome), granda kugloforma kovraĵo portita de interna aerpremo. Ĝi estas parabolforma spegulo de tipo Cassegrain, do duspegula — jen unua grandega ĉefa spegulo kaj dua malgranda subspegulo proksime al la mikroonda alkondukilo ĉe la fokuso de la antensistemo.

Nun amatore, la teleskopo uziĝu por:

  • Radioastronomio
  • Observado de interplanedaj misioj
  • Amatora radio (interkontinenta komunikado per la Luno kiel reflektoro kaj per amatorradiaj satelitoj

Studentoj de la teknika universitato Munkeno funkciigas (2012) la stacion por la projekto ESMO, Europa Studenta Lunorbitanta Satelito, sub la aŭspicio de Eŭropa Kosma Agentejo (ESA). [1]

Kelkaj datumoj[redakti | redakti fonton]

  • diametro de la ĉefa parabolforma reflektoro: 25 m
  • gajno de la anteno je 4,170 GHz: 58 dBi, je 6,390 GHz: 61,5 dBi
  • duonvalora larĝeco de la send- kaj ricevfasko je 4,170 GHz: 0,2 gradoj
  • rotacia rapideco: 1,8 gradoj/s
  • birprecizeco: 0,02 gradoj
  • diametro de la radarkupolo: 48,8 m

[2]

fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Student Satellite Initiative Munich e.V.[rompita ligilo]
  2. Clemens Marcuse DF4YM. (aprilo 2010) Raistinger Radom vor Abriss gerettet, CQ DL Das Amateurfunkmagazin. Baunatal: DARC Verlag GmbH, p. 239.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]