Raimo Mäkelä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raimo Mäkelä
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1940 (1940-01-01) (84-jaraĝa)
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo verkisto de nefikcio
vdr

Raimo MÄKELÄ, naskiĝinta 1940, estas finna luterana pastro, spertulo pri personecaj malordoj kaj verkisto de nefikcio. Li volis apogi viktimojn de narcisismo. Laŭ li, oni povas resaniĝi post narcisismo nur teorie. Lia plej konata libro estas Naamiona terve mieli: kuinka kohtaan luonnehäiriöisen. Li laboris kiel porjunulara pastro en Helsinko dum la 1960-aj jaroj. Poste li ĉefis finnlandan biblian lernejon Suomen Raamattuopisto. Li doktoriĝis en 2011. Li estas grava efikanto en la finna religia movado Viidesläisyys. Liaj finnlingvaj skribaĵoj estas multe legeblaj en la interreto. En Youtube estas multaj videoj, kie li parolas.