Raimon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raimon
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1940 (1940-12-02) (83-jaraĝa)
en Ŝativo
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Valencio
Okupo
Okupo muzikistokantistokantaŭtoro
TTT
Retejo https://www.fundacioraimoniannalisa.com
vdr

Ramón Pelegero Sanchis, plej bone konata per sia artista nomo Raimon (Ŝativo, Provinco Valencio, 2a de decembro 1940), estas hispana kantaŭtoro en valencia, unu de la plej elstaraj reprezentantoj de la historia movado Nova Cançó kaj unu de la veteranaj artistoj en valencia plej agnoskitaj. En 2014 li ricevis la Premion de Honoro de la Katalunaj Beletroj.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li ekkarieris en 1962 en kontakto kun katalunlingvaj kantistoj Els Setze Jutges, sed kun pli aparta kantostilo. En 1963 aperis lia unua disko kiu enhavas la kanton Al vent (jevente), kiu tuj iĝis la plej vendita kanto en valencia nome 40 000 ekzempleroj. En la dua albumo aperis alia fama kanto nome Diguem no (ni diru ne). En la tria albumo (1964) la cenzuro devigis aldoni koruson kiu ripetas "Israel, Israel" kiam la origina vortumado "Cantarem la vida d’un poble que no vol morir" ("Ni kantos la vivon de popolo kiu ne volas morti") aludis al la katalunparolantoj; sed la frankisma reĝimo tute kontraŭis la esprimon de tiaj sentoj.

En 1965 li ekturneis tra diversaj landoj kaj partoprenis en amasaj koncertoj, ĉiam malhelpita de la frankisma cenzuro. En 1969 li kantis en la Olympia de Parizo, kaj la rezulta disko estis publikigita en Francio, sed ne en Hispanio. En 1971 li turneis en Ameriko, kie aperis liaj diskoj. Li muzikigis tekstojn de Ausias March kaj Juan de Timoneda kaj de aliaj poetoj katalunlingvaj kaj hispanlingvaj kiel Víctor Jara (Amanda).

En 1973 lia disko T'adones, amic aperis en Francio enhavanta kantojn malpermesitajn en Hispanio. Kaj Campus de Bellaterra registris homamasan koncerton en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono. En 1975, koincide kun la morto de Franco, Raimon kantis en la Palaco de Sportoj de Barcelono, kie li premieris unu de liaj plej konataj sukcesoj, nome Jo vinc d'un silenci (mi venas el silento). Post la morto de Franco li plue suferis malpermesojn, sed baldaŭ koncentriĝis al pli altkvalitaj stiloj kaj evitis homamasajn koncertojn kun politikaj konotacioj. En 1992 li turneis en Japanion kaj li plue kunlaboris kun diversaj artistoj. En majo 2017, per serio de koncertoj en Barcelono li konsideris la finon de sia kariero.

Diskaro[2][redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Al vent (1963)
  • Cançons de la roda del temps (1966)
  • Montserrat 69 (1969)
  • Per destruir aquell qui l'ha desert (1970)
  • Raimon (1971)
  • Diguem no (1972)
  • A Víctor Jara (1974)
  • T'adones amic...? (1974)
  • Lliurament del cant (1977)
  • Quan l'aigua es queixa (1979)
  • Entre la nota i el so (1984)
  • Raimon canta (1985)
  • Presències i oblit (1987)
  • Canta Ausiàs March (1989)
  • Cançons (1993)
  • I després de creure tant (1995)
  • Ausiàs March / Raimon (1997)
  • Cançons de mai (1997)
  • Raimon-Espriu Poesía cantada (2003)
  • Rellotge d'emocions (Reloj de emociones) (2011)

Koncertaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Raimon a l'Olympia (1966)
  • Raimon al Palau (1967)
  • Raimon en directe (1968)
  • Sobre la pau. Contra la por (Olympia 2) (1969)
  • Raimon en Montevideo (Ayui / Tacuabé A/M4. 1971)
  • En vivo (1972)
  • La noche (1972)
  • Campus de Bellaterra (1974)
  • Raimon a l'Olympia (1966-2006) (2006)

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Disc antològic de les seves cançons (1964)
  • Raimon música sola (1967)
  • Raimon. Catalonian protest songs (1971)
  • El recital de Madrid (1976)
  • Totes les cançons (1981)
  • Integral (1993)
  • Recitals al Palau (1997)
  • Dotze cançons (1999)
  • Les cançons d'amor (1999)
  • Nova Integral 2000 (2000)
  • Clàssics i no (2003)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mainat, Joan Ramon: Tretze que canten. Editorial Mediterránea, 1982.
  • Pomar, Jaume: Raimon, colección Los Juglares, Ediciones Jucar, Madrid, 1983.
  • Pujadó, Miquel: Diccionari de la Cançó. D'Els Setze Jutges al Rock Català, aprilo 2000.
  • Escamilla, David: Raimon. L´art de la memòria. Editorial Planeta, 2004.
  • Batista, Antoni: Raimon. La construcció d´un cant kaj Raimon. La construcción de un canto. Ediciones La Magrana. RBA, 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]