Rassemblement pour la France et l'indépendance de l'Europe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rassemblement pour la France ("Kunigado por Francio"; mallongigo RPF) estas politika partio de nacie konservativaj eŭroposkeptikantoj en Francio. La partion fondis membroj de plimulto de la franca konservativa partio Rassemblement Pour la République ("Kunigado Por la Respubliko" RPR), ontraŭa al la traktato de Mastriĥto. La partio RPR intertempe iĝis parto de la nove fondita - kaj pli eŭropisma - konservativa partio Union pour un mouvement populaire (UMP) dum aprilo 2002, okaze de la prezidenta baloto, kaj la eŭroposkeptikantoj plu organiziĝas en la partio RPF.

La partia gvidanto Charles Pasqua estis nacia ministro pri internaj aferoj kaj kandidato dum prezidenta baloto. Lia partio havis sian plej grandan sukceson dum la balotoj de 1999 por la Eŭropa Parlamento, kiam ĝi kun la parenca partio Mouvement pour la France ("Movado por Francio", MPF) iĝis la plej granda konservativa francia alianco. Dum la jaro 2004 tamen la partio ne kolektis sufiĉajn voĉojn kaj sekve ne reprezentiĝas en la Eŭropa Parlamento. Ene de la Eŭropa Unio, la partio politike apartenas al la partio Alianco por Eŭropo de Nacioj kaj la similnoma parlamenta frakcio Unio por Eŭropo de Nacioj. Ŝablono:Ĝermo-politiko