Raudfjorden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Raudfjorden (k) situas ĉe la nordokcidenta bordo de Spicbergo.

Raudfjorden (esperante "Ruĝa fjordo") estas fjordo ĉe la nordokcidenta marbordo de Spicbergo, en la insularo Svalbardo. Ĝi longas 20 kilometrojn kaj larĝas 5 kilometrojn. Ĝi havas du sudajn branĉojn, la Klinckowströmfjorden kaj la Ayerfjorden.

Raudfjorden estis nomita Red-cliff Sound de Robert Fotherby, angla esploristo kaj balenkaptisto, en 1614. Ĝi estis renomita Monier Bay la saman jaron de la nederlandoj, laŭ la tiutempa estro de la nederlanda balenŝiparo, Anthonie Monier.

Koordinatoj: 79°40′N 12°00′E  /  79.667°N, 12°O / 79.667; 12 (Raudfjorden)