Reĝa Akademio de Historio (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidejo de la Reĝa Akademio de Historio.
Dokumento de 17-a de junio de 1738, per kiu oni aprobis la unuajn statutojn de la Reĝa Akademio de Historio .

La Reĝa Akademio de Historio, en hispana origine Real Academia de la Historia de España estas institucio respondeca de studo de la Historio de Hispanio, kun sidejo en Madrido, Hispanio.

Historio

La originoj de la Reĝa Akademio de Historio estas en la kulturbabiladoj fare de diversaj saĝuloj, el 1735, en hejmo de Julián Hermosilla, advokato de la Reĝaj Konsilantaroj, por pritrakti historiajn temojn.

Poste ili translokiĝis al la ĵus kreita Reĝa Biblioteko kaj petis la protekton de la reĝo Filipo la 5-a, kiu akceptis kreante oficiale la Reĝan Akademion de Historio pere de Reĝa Dekreto la 18-a de aprilo de 1738, kaj aprobante siajn statutojn pere de dokumento de 17-a de junio samjare.

En 2011, la publikado de la Diccionario Biográfico Español (Biografia Hispana Vortaro) provokis kritikojn kaj denoncojn pro la klara ekstremdekstra enhavo de kelkaj biografioj, kiaj tiu ege favora de Francisco Franco, fare al la frankisma "historiisto" Luis Suárez Fernández, dum biografioj de maldekstruloj estis traktitaj ne tiom favore.