Real Betis Balompié

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Real Betis Balompié estas profesia futbalklubo en Sevilo, Andaluzio, Hispanio. Ĝi estis fondita la 12-an de septembro 1907.

La futbalistoj estas vestitaj en verda-blanka ĉemizo kun blanka pantalono.

Ĝeneralaj informoj

  • Fondo: 12-a de septembro de 1907
  • Adreso: Avda. de la Palmera, s/n. 41013 Sevilla.
  • Telefono: +34 902 19 1907
  • Retpaĝo: [1]

Stadiono

Ĝia stadiono nomiĝas Stadiono Manuel Ruiz de Lopera, pro la nomo de la nuna klubposedanto. Ĝi estis antaŭe nomata Benito Villamarín, pro historia prezidanto, kaj situas en la kvartalo Heliópolis. Ĝi disponas je pli ol 55.500 sidlokoj.

  • Adreso: Avda. de la Palmera, s/n. 41013 Sevilla.

Rezultoj de la klubo

  • Hispana ĉampionado: 1
    • 1935
  • Hispana pokalo: 2
    • 1977, 2005

Kuriozaĵoj

Ekzistas alia grava futblateamo en Sevilo, la Sevilla Fútbol Club. La malamikeco inter la kluboj kaj iliaj apogantoj estas legenda, la plej fama inter la rivaleco inter samurbaj teamoj en la tuta Hispanio.

Betis estas konata pro la fervora apogo de siaj ŝatantoj. Estas fama diraĵo en Hispanio, Vivu la Betis, eĉ se ĝi malvenkas.

Betis konservas en sia nomo la vorto Balompié, kiu estas vorto kelkfoje uzata por anstataŭi la angladevenan fútbol (futbalo), kaj do estas ekvivalenta al la esperanta piedpilko.

Betis estas la romia nomo por la rivero Gvadalkiviro, unu el la plej longaj el la Ibera duoninsulo, kiu banas Sevilon. Hispano

Elstaraj teamanoj

Famaj trejnistoj

Nuntempaj ludistoj

1 Pedro Contreras

2 Melli

3 Enrique Romero

4 Juanito

5 David Rivas

6 Alejandro Lembo

7 Damià Abella

8 Arzu

9 Fernando

10 Edú

11 Dani

12 Robert

13 Toni Doblas

14 Capi

15 Nano

16 Johann Vogel

17 Jorge Wágner

18 Alberto Rivera

19 Xisco

20 Marcos Assunção

21 Miguel Angel

22 Fernando Vega

23 David Odonkor

24 Tati Maldonado

25 Rafael Sóbis

-- Juan Caffa

Prezidantoj de la klubo

  • Sevilla Balompié
    • 1907: Alfonso del Castillo Ochoa
    • 1909: Juan del Castillo Ochoa
  • Betis F.C.
    • 1909: Eladio García de la Borbolla
    • 1912: Guillermo Comesaña Arahal
    • 1913: Pedro Rodriguez de la Borbolla

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo greke Neoficiala retejo