Realigo de programlingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Realigo de programlingvo estas rimedo por plenumi (ruli) programojn en koncerna programlingvo.

Estas du ĉefaj manieroj por realigi programlingvon:

  • Interpretilo, kiu ruliĝas sur iu komputilo, kaj tuje plenumas ricevatajn komandojn
  • Tradukilo, ricevanta fontoprogramon en unu lingvo, kaj tradukanta ĝin en alian lingvon por posta plenumo (eventuale per ia interpetilo) sur la sama aŭ sur alia komputilo.