Reedukejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reedukejo estas malliberejo por neplenaĝuloj, kiujn oni ne povas ankoraŭ kondamni al la vera malliberejo por plenkreskuloj, sed kiuj pro sia maldisciplinemo ne estas edukeblaj en normalaj lernejoj, nek de iliaj gepatroj.

Oficiale oni povas nomi ilin ankaŭ diagnostika instituto, ĉar tie la problemaj lernantoj estas unue submetitaj al psikologiaj testoj, kiuj klopodas malkovri la kaŭzojn de spitema kaj neregebla konduto kaj trovi metodojn por la korekto de la miskonduto.

Reedukejo havas karakteron de internulejo kun iom kazerna reĝimo. La zorgatoj tie loĝas, ne rajtas forlasi la domon sen speciala permesilo. La edukistoj unue penas krei higienajn kaj laborajn kutimiĝojn - vespere kaj matene sin lavi, ĉiam vesti purajn vestaĵojn, ĝustatempe enlitiĝi kaj ellitiĝi, fari matenan gimnastikon, komune manĝi, komune viziti lernejon, regule skribi hejmtaskojn kaj regule lerni. Organizita estas ankaŭ la libera tempo por sportado, ĝardenado kaj similaj, kutime kolektivaj aktivadoj, kiuj instruas labori kaj kunlabori, ne konflikti en la kolektivo, kompreni avantaĝojn de agado en amikara rondo.