Reginald Barlow

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reginald Harry BARLOW (n. la 17-an de junio 1866 - m. la 6-an de julio 1943) estis usona teatra kaj kina aktoro. Li multfoje aperis en holivudaj filmoj de la 1930-aj jaroj. Barlow havis tre dignan aspekton, tiel ke li ofte ludis rolojn de altranguloj aŭ nobeloj. En la komenco de sia kariero, li ludis gravajn rolojn en The Silver King, Monte Cristo, The Sign of the Cross, Old Lady 31, kaj The Little Princess.