Regiona muzeo Bad Lobenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 07:25, 2 aŭg. 2014 farita de Giorno2 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
La muzeo en la eksa domo de la ĉefforstisto.

La Regiona muzeo Bad Lobenstein ((germane: Regionalmuseum) troviĝas troviĝas en Bad Lobenstein, Schloßberg nr 20.

Priskribo de la loko

La en la 1715-a jaro konstruita princa ĉefforstistejo estas ekde 1985 muzeo. Ĝi troviĝas sub la Malnova turo, la ĉefa vidindaĵo de la urbo, ĉe la piedo de la burga monto.

Kolektoj

Atendas la vizitanton riĉa elekto de kulturhistorie interesegaj muzeaĵoj pri la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Pleniginte je la komenco nur etan kamparanan ĉambron, la kolektoj nun sternas sur du etaĝoj kun daŭraj kaj specialaj elmontradoj.

De la ŝtona epoko ĝis la atestiloj de la industria revolucio je la fino de la 19-a jarcento oni montras al la sciemuloj kontinue ŝanĝintan regionon: kiel ilustrantaj ekzemploj por tio servas i.a. la elminado de fero, la metio de la tukistoj, la tipografio.

Aparte oni fieras pri vera juvelo de la elmontritaĵoj, la ĉambro kun la kuracherboj: ĝin kompletigas bedoj kun tiaj herbaroj en la ĝardeno.

Krome videblas historia apoteko, bidermajra ĉambro, ĉasista ĉambro, kolekto de horloĝoj. Eblas, se la fortoj je la fino de la rondirado ankoraŭ sufiĉas, grimpi la turon kun (alteco: 30 metroj) por ĝui belvidon ĝis la najbaraj vilaĝoj en Turingio, Bavario, la Saale-arbaroj kaj la Rennsteig-regiono.

Fonto

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 32

Eksteraj ligiloj