Regiona muzeo Bad Lobenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiona muzeo Bad Lobenstein
muzeo • loka muzeo
Lando Germanio vd
Situo Bad Lobenstein
Adreso Schlossberg 20; 07356 Bad Lobenstein
Poŝtkodo 07356
Koordinatoj 50° 26′ 48″ N, 11° 38′ 24″ O (mapo)50.44658333333311.640111111111Koordinatoj: 50° 26′ 48″ N, 11° 38′ 24″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Regiona muzeo Bad Lobenstein (Germanio)
Regiona muzeo Bad Lobenstein (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Regiona muzeo Bad Lobenstein (Turingio)
Regiona muzeo Bad Lobenstein (Turingio)
DEC
Map
Regiona muzeo Bad Lobenstein
Retpaĝo http://www.bad-lobenstein.de/stadt/staedtische-einrichtungen/regionalmuseum.html
vdr

La Regiona muzeo Bad Lobenstein (germane Regionalmuseum) troviĝas en Bad Lobenstein, Schloßberg nr 20.

Priskribo de la loko[redakti | redakti fonton]

La muzeo en la eksa domo de la ĉefforstisto.

La en la 1715-a jaro konstruita princa ĉefforstistejo estas ekde 1985 muzeo. Ĝi troviĝas sub la Burgo Lobenstein, la Malnova turo, ĉefa vidindaĵo de la urbo, ĉe la piedo de la burga monto.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Atendas la vizitanton riĉa elekto de kulturhistorie interesegaj muzeaĵoj pri la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Pleniginte je la komenco nur etan kamparanan ĉambron, la kolektoj nun sternas sur du etaĝoj kun daŭraj kaj specialaj elmontradoj.

De la ŝtona epoko ĝis la atestiloj de la industria revolucio je la fino de la 19-a jarcento oni montras al la sciemuloj kontinue ŝanĝintan regionon: kiel ilustrantaj ekzemploj por tio servas i.a. la elminado de fero, la metio de la tukistoj, la tipografio.

Aparte oni fieras pri vera juvelo de la elmontritaĵoj, la ĉambro kun la kuracherboj: ĝin kompletigas bedoj kun tiaj herbaroj en la ĝardeno.

Krome videblas historia apoteko, bidermajra ĉambro, ĉasista ĉambro, kolekto de horloĝoj. Eblas, se la fortoj je la fino de la rondirado ankoraŭ sufiĉas, grimpi la turon kun (alteco: 30 metroj) por ĝui belvidon ĝis la najbaraj vilaĝoj en Turingio, Bavario, la Saale-arbaroj kaj la Rennsteig-regiono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]