Regionhistoria muzeo de Bad Frankenhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:40, 3 sep. 2014 farita de Giorno2 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Bad Frankenhausen-Schloss

La Regionhistoria muzeo de Bad Frankenhausen (germane: Kreisheimatmuseum im Schloß) troviĝas en Bad Frankenhausen.

Priskribo

La regionhistoria muzeo troviĝas en la iama kastelo de la princoj de Schwarzburg-Rudolstadt, fortimpresa renesancstila konstruaĵo en la urbocentro. En la monato majo de 1922 inaŭguritis en kelkaj salonoj regionhistoria muzeo laŭ decido de la urba konsilantaro.

Kolektoj

La daŭraj ekspozicioj gastas nuntempe sur 2000 kvadratmetroj en sume 13 salonoj. Sub la volbaĵoj de la terasa etaĝo iĝis specialaj ekspozicioj pri la temoj arto, arta metiado, historio kultura kaj natursciencoj.

La geologia sekcio informas pri la strukturo de la Kyffhäuser-montaro. Tiu interesa montareto - la plej malgranda de tuta Germanio! - estas prezentata detale (mineraloj, fosilioj, iama minindustrio ktp.). En la natursciencaj partoj oni lernas pri la apartaj biotopoj de la regiono (ekz. fruktoĝardenoj, miksitaj arbaroj, gazonpejzaĝoj).

La ekspozicio "Enlandaj salejoj de Norda Turingio" estas eĉ projekto de Eŭropa Unio. La ekspozicieroj pri la praa kaj frua historioj donas bonan superrigardon pri la diversaj setlaj periodoj. De granda graveco estas la ferepoka salkespluato kaj la bronzepokaj elfositaĵoj proksime de Bad Frankenhausen.

Fokusoj de la regiona historio estas i.a. pri burgoj kaj reĝaj palacoj (Pfalzen) en la ĉirkaŭaĵo, la Kamparana milito, la produktado de butonoj (antaŭ ĉio el perlamoto).

La ekspozicio Salo vivigas informas pri la evoluo de Frankenhausen kiel kuracloko en la 19-a jarcento; en tiu kunteksto oni estas informata krome pri la fondo de la unua malsanulejo en 1799 kaj la konstruo de la unua balnejo en 1818. Salo estas do kavzaŭ la bazo de grandaj partoj de la ekspoziciaro - la kultura kaj natura historioj iel dedukteblas de la elemento salo.

Literaturo

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 26-27

Eksteraj ligiloj