Departemento Kusko
Cusco, Regiono Kusko aŭ Departemento Cuzco, (en keĉua Qusqu suyu, literumita ankaŭ Cuzco) estas regiono de Peruo. Ĝi limas kun la Departemento Ucayali norde; la Madre de Dios kaj Punio oriente; la Departemento Arequipa sude; kaj Apurímac, Ayacucho kaj Junín okcidente. Ties ĉefurbo estas Kusko, historie ĉefurbo ankaŭ de la Inkaa imperio.[1]
Provincoj
- Acomayo (Acomayo)
- Anta (Anta)
- Calca (Calca)
- Canas (Yanaoca)
- Canchis (Sicuani)
- Chumbivilcas (Santo Tomás)
- Cusco (Cusco)
- Espinar (Yauri)
- La Convención (Quillabamba)
- Paruro (Paruro)
- Paucartambo (Paucartambo)
- Quispicanchi (Urcos)
- Urubamba (Urubamba)
Geografio
La ebeno Anta enhavas kelkajn el plej bonkvalitaj komunumaj kultivataj teroj de la regiono Cusco. Ĝi situantas ĉe ĉirkaŭ 3,000 metroj super marnivelo kaj estas uzata por kultivi ĉefe altaltitudajn rikoltojn kiaj terpomoj, tarvi (manĝebla lupeno), hordeo kaj kvinoo.
Lingvoj
Laŭ la Perua Censo de 2007, la lingvo unue lernata de plej loĝantoj estas la keĉua (51.40%) sekve de la hispana (46.86%).