Kvinoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kvinoo
Chenopodium quinoa0.jpg
Jaro kvinoo 2012 slogano.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Klado: Angiospermoj
Klado: verdukotiledonoj
Klado: Kernverdukotiledonoj
Ordo: Caryophyllales
Familio: Amarantacoj Amaranthaceae
Subfamilio: Kenopodiacoj Chenopodiaceae
Genro: Chenopodium
Chenopodium quinoa
Will. 1798
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kvinoo (Chenopodium quinoa) estas herbeca jara planto de la familio amarantacoj kultivata precipe pro siaj grenoj riĉaj je proteinoj. La inkaoj nomis kvinoon chisiya mama, kiu signifas en la keĉua La patrino de ĉiuj grenoj.


2013 : Internacia Jaro de Kvinoo: "estonteco plantita antaŭ miloj da jaroj[redakti | redakti fonton]

oficiala emblemo de FAO kun slogano

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj decidis en 2011 laŭ propono de Bolivio, ke la jaro 2013 estu la "Internacia Jaro de Kvinoo".

Estas la celo direkti la atenton de la mondo al la nutraj, ekonomiaj, ekologiaj kaj kulturaj valoroj de kvinoo, semo kiu unue estas kultivita kiel nutraĵo en la sudamerika montaro Andoj, precipe en Peruo, Bolivio kaj Ekvadoro. La ĉefa kialo por elekti la jaron 2013, kiel jaro de kvinoo estas pligrandigi la tutmondan konscion, kiamaniere kvinoo povas kontribui al nutrado, plibonigi nutraĵan sekurecon kaj helpi al la elimino de malriĉeco en la tuta mondo.

La slogano por la jaro estas "estonteco plantita antaŭ miloj da jaroj" agnoskas la kontribuon de la indiĝenaj popoloj de la Andoj kiel gardistoj de la nutraj kaj biologie diversaj semoj.

Informoj de FAO[redakti | redakti fonton]

La valoro de kvinoo ne nur troviĝas en la multkoloraj greneroj, sed ankaŭ en la scio kolektita de la andaj popoloj, kiuj savis la diversajn varietatojn, plibonigis la aplikeblecon kaj kreis gastronomion ĉirkaŭ kvinoo.

La greno estis zorgeme gardata de ĉi tiuj popoloj kaj hodiaŭ sin prezentas kiel nemezurebla heredaĵo por la tuta homaro pro siaj unuecaj karakterizaĵoj: Kvinoo estas la sola planta nutraĵo, kiu enhavas ĉiujn aminoacidojn, spurajn elementojn kaj vitaminojn, sed ne enhavas glutenon.

Kvinoo povas kreski sub severaj kondiĉoj, ĝi toleras temperaturojn de -8 ° C al 38 ° C kaj kreskas de marnivelo al alteco de 4000 metroj kaj povas rezisti al sekeco kaj malbonkvalitaj grundoj.

Kontribuo al tutmonda nutraĵosekureco[redakti | redakti fonton]

Rigardante la problemon de la kreskanta produktado de altkvalita nurtraĵo por la tutmonda populacio en rilato al la ŝanĝo de klimato kvinoo ofertas alternativon al la landoj, kiuj suferas de nutraĵomalsekureco.

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj tial decidis, ke 2013 estu la "Internacia Jaro de Kvinoo" por rekoni la malnovajn praktikojn de la andaj popoloj, kiuj sukcesis konservi kvinoon en sia natura stato kiel nutraĵon por la nunaj kaj estontaj generacioj pro siaj tradiciaj praktikoj de vivo en harmonio kun la naturo.

La "The Food and Agriculture Organization of the United Nations" precipe la regiona oficejo por latinameriko kaj karibio servas kiel sekretario kaj subtenas la internacian komitaton en la kunordigo de la festado. Bolivio prezidas la komitaton, dum Ekvadoro, Peruo kaj Ĉilio estas vicprezidantoj, kaj protokolantoj estas Argentino kaj Francio.

De Ameriko al la mondo[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ la tuta produktado de kvinoo troviĝas en la manoj de malgrandaj bienuloj kaj asocioj.

Origine oni trovas kvinoon en ĉiuj landoj de la anda regiono, de Kolumbio ĝis la nordo de Argentino kaj la sudo de Ĉilio. La plej gravaj produktantoj estas Bolivio, Peruo kaj Usono. Sed la kultivado de kvinoo saltis al aliaj kontinentoj. Oni produktas ankaŭ en Francio, Britio, Svedio, Danlando, Nederlando kaj Italio. En Usono estas la ŝtatoj Colorado kaj Nevada kaj en Kanado la kampoj de Ontario. En Kenjo oni havas altajn rikoltojn kaj ankaŭ en la ebenaĵoj de Norda Hindio kaj la himalaja montaro ĝi kontentige kreskas.

Grenoj de kvinoo

Survoje al la frandemula kuirejo[redakti | redakti fonton]

Kiel la terpomo kvinoo estis unu el la ĉefaj nutraĵoj, kiujn la andaj popoloj eĉ manĝis antaŭ la inkaoj. Tradicie kvinoo-greno estas rostita kaj muelita por baki diversajn specojn da pano.

Eblas ankaŭ kuiri, aldoni al supoj aŭ uzi kiel cerealon por pasto, fermenti por produkti bieron ankaŭ "chicha[1]", la tradician trinkaĵon de la Andoj. La kuirita kvinoo havas nuksosimilan flaron.

Intertempe kvinoo ludas rolon en la frandemula kuirejo, sed estas ankaŭ uzata en farmacio por industriaj celoj.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

La praktika signifo de kvinoo respeguliĝas en la mitologio. Por al andaj popoloj kvinoo estas "chisiya mama", la patrino de ĉiuj grenoj. Oni pensis, ke kvinoo estas donaco de la dioj. La sankta birdo "kullku" alportis ĝin de la ĉielo. La imperiestro, kiu estas rigardata kiel dio, mem plantis la unuajn semojn de la jaro uzante la "taquiza" (bastono por planti). Ankaŭ post la rikolto okazis ceremonioj. Oni trinkis "chicha" (biero el fermentita kvinoo) kaj oferis nutraĵon, bestojn kaj eĉ infanojn.

La cindro de kvinoofolioj estas uzata por manĝi kokaon, alia sankta planto, kiu permesas travivi en la altecoj de la andoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Regionoj de origina kaj aktuala produktado de kvinoo
  • ██ Origina regiono
  • ██ Disvastiĝo

La utiligo de kvinoo komenciĝis antaŭ kelkaj mil jaroj. La kultivado komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 5000 jaroj kune kun maizo kaj terpomoj, kiuj estas konsiderata kiel la tri sanktaj nutraĵoj, kiuj ebligis travivi en la Andoj. Semoj de kultivitaj plantoj, kiuj estas pli grandaj, estas arkeologie troveblaj en la proksimeco de la lago Titicaca. La popolo de "Hurpa" en Bolivio komencis konstrui terasojn, foje nur 4 metrojn larĝajn, en la altiplano. De ili la Inka-popolo transprenis la metodon.

Post la hispana invado en la jaro 1532 oni detruis la kvinoo-kampojn kaj malpermesis la ceremoniojn. Katolika religio kaj terpomoj regis vivon kaj kaŭzis malsaton kaj morton de infanoj. La Hispanoj enkondukis tritikon kaj hordeon kaj kvinoo estis preskaŭ forgesata dum jarcentoj. Feliĉe la planto sovaĝe kreskis kaj estis remalkovrita dum la 1970aj jaroj.

Ankaŭ en Norda Ameriko ekzistas pruvoj pri la utiligo de kvinoo, kiu kreskas sovaĝe en la sudaj kaj orientaj regionoj. La "Natchez" indianoj ĉe Mississippi uzis kultivitan formon. Arkeologistoj trovis korbon kun semoj kiuj estas proksimume 2000 jarojn aĝaj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

La historia centro de la produktado estis certaj regionoj en la Andoj, kiuj nun apartenas al Ĉilio, Bolivio kaj Peruo. Laŭ aktuala informo de FAO 2012[2] intertempe troviĝas en Francio, Britio, Svedio, Danlando, Nederlando kaj Italio kaj en Usono en la ŝtatoj Colorado kaj Nevada. Oni atingis bonan rikolton en Kenjo kaj en la Himalajo kaj en la nordaj ebenoj de Barato.

Argentino[redakti | redakti fonton]

En certaj lokoj de Jujuy kaj Salta. Ekspansio al la Calchaquíes-valoj de Tucumán.

Bolivio[redakti | redakti fonton]

Bolivio estas la plej granda produktanto. La ĉefaj regionoj estas la altiplano de La Paz, Oruro and Potosi kaj la valoj de Cochabamba, Chuquisaca, Potosi and Tarija.

Ĉilio[redakti | redakti fonton]

En la ĉilia altiplano (Isluga and Iquique) and Concepción.

Kolombio[redakti | redakti fonton]

En la departemento de Nariño, en la urboj Ipiales, Puesres, Contadero, Cordova, San Juan, Mocondino kaj Pasto.

Peruo[redakti | redakti fonton]

La ministerio pri agrikulturo taksas, ke la produktado por 2013 kreskos je 15% al 48.000 t jare. Speciale en Cajamarca, Callejón de Huayllas, Valle del Mantaro, Andahuayllas, Cuzco and Puno (Altiplano).

Aliaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Francio[redakti | redakti fonton]

Ekde 2010 okazas la kultivado en la regiono Anĵuo (proksime al kastelo Gresillon). La prilaboro okazas en la grenejo "Silo de Brissac-Quincé" en la vilaĝo Brissac-Quincé. Proksimume 50 farmoj en la regiono produktas 250 t de kvinoo jare. La prilaborita produkto estas aĉetebla en vendejoj kaj supermerkatoj de la regiono.[3]

Germanio[redakti | redakti fonton]

En Germanio la Technologie- und Förderzentrum (TFZ) de la federacia lando Bavario konsilas la produktadon de kvinoo por biogaso. La rikolto de 6 t/a estas relative malgranda kompare al la plej ofte uzata maizo. Sed kvinoo, kiel aliaj nekutimaj plantoj, donas avantaĝojn en la rotacia kultivado. La verda planto havas post 3-4 monatoj la idealan kvoton de sekigita substanco (25-30 %) por konservado per ensiligo. La energia rikoloto povas esti 15 MWh/ha kaj proponas alternativon en sekaj regionoj. Pliaj informoj en la germanlingva retpaĝo de TFZ, kie troviĝas ankaŭ ligo al detala broŝuro (PDF)

Laŭ informo de TFZ oni daŭrigis la eksperimentoj en 2012 kaj planas por 2013. Rezultoj ankoraŭ ne estas konataj.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

La unika avantaĝo de kvinoo estas la alta nutra valoro. La kvoto de proteinoj troviĝas inter 13,81 kaj 21,9 % depende de la vario. Pro la alta kvoto de esencaj aminoacidoj en la proteinoj kvinoo estas konsiderata kiel la sola planta nutraĵo, kiu provizas ĉiujn esencajn proteinojn kaj estas tre proksime al la normoj por nutrado laŭ FAO. Lax la rilato inter esencaj aminoacidoj la proteino de kvinoo estas pli valora ol tiu de tritiko, hordeo aŭ sojo, komparebla kun lakto.

entenata[redakti | redakti fonton]
Po 100 g manĝebla kvanto Kvinoo Amaranto Fagopiro Tritiko
energio 334 kcal 365 kcal 336 kcal 298 kcal
karbonhidratoj 58,5 g 56,8 g 71,0 g 59,5 g
graso 5,0 g 8,8 g 1,7 g 1,8 g
proteinoj 13,8 g 14,6 g 9,1 g 10,9 g
magnesio 275 mg 310 mg 140 mg 95 mg
kalcio 80 mg 215 mg 20 mg 35 mg
fero 8,0 mg 9,0 mg 3,5 mg 3,2 mg
zinko 2,5 mg 4,0 mg 2,7 mg 2,6 mg
vitamino B1 0,17 mg 0,8 mg 0,24 mg 0,46 mg
vitamino B2 - 0,19 mg 0,15 mg 0,095 mg

laŭ "Lebensmitteltabelle für die Praxis, Deutsche Forschungsanstalt für Lebensmittelchemie, 2009"

Grava avantaĝo estas, ke greno, folioj kaj floroj de kvinoo enhavas proteinojn, kiuj estas maloftaj en cerealoj, legomoj kaj kaj aliaj grenoj. Kelkaj popoloj, kiuj uzas tion kiel ĉefa nutraĵo ricevas sufiĉe da energio, sed ne sufiĉe da esencaj aminoacidoj. Tio povas kaŭzi malnutradon. Kvinoo enhavas lisinon kaj sulfuraj aminacioj, kiuj mankas en grenoj.

Proteinoj, aminoacidoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa avantaĝo de kvinoo estas, ke ĝi enhavas ĉiujn esencanjn aminoacidojn. Tio signifas, ke oni povas travivi surbaze de kvinoo sen alia fonto de proteinoj.

Esploroj montris, ke en la nelavitaj grenoj la proteinoj ne estas atingeblaj, ĉar ili estas garditaj de saponinaj glicosidoj.

aminoacido Izoleŭcino Leŭcino Lizino Valino Arginino Metionino Fenilalanino Treonino Triptofano Histidino Tirozino Cisteino
enhavo en mg po 100 g de la planto 0,88 0,98 0,91 0,55 1,02 0,33 0,48 0,63 0,15 0,37 0,39 0,33


graso[redakti | redakti fonton]

Kvinoo povas havi ĝis 5 % da graso. Tio estas pli ol duoble de tritiko. La graso konsistas el nesatigitaj longĉenaj grasacidoj, inter alie alfa-linolacido, omega-grasacido, kiu nur estas troveblaj en fiŝoj.

fibroj[redakti | redakti fonton]

Kvinoo konsistas je granda parto de fibroj, kiuj povas helpi forigi venenojn el la korpo. La fibroj donas la senton de satigo kaj ili helpas, ke nutraĵo restas pli longe en la stomako


Industria utiligado[redakti | redakti fonton]

Partoj de la kompleta planto, kiuj ne estas manĝeblaj, povas esti fonto de utilaj substancoj.

Saponinoj[redakti | redakti fonton]

Saponinoj estas troveblaj en diversaj plantoj, ekzemple spinaco, asparago, luzerno kaj sojo. Estas la kovrilo de la grenoj de kinuo, kiu enhavas saponinojn kaj kiu kaŭzas amaran guston kaj devas esti forigita per lavado kun akvo antaŭ konsumado. La enhavo varias inter 1,5 kaj 5%. En tre malaltaj koncentriĝoj saponinoj kreas ŝaumojn kaj tial ili estas uzataj en trinkaĵoj, sapoj kaj ŝampuoj.

Saponinoj estas organikaj substancoj de diversaj originoj. Ili povas esti triterpenoidaj glikosidoj (kun eta aciada reakcio) aŭ steroidaj derivatoj de perhidro 1.2-ciklopenano. Ili ne havas precizan kemian formulon, sed por la dua speco por la skeleto oni proponas la suman formulon CnH2n-8O10 (kun n ≥ 5).

Saponinoj, kiuj estas ekstraktataj de amaraj kinuoj, estas utiligeblaj en la farmacia industrio, kiu interesiĝas pri la hipokolesterolema efiko kaj la kapablo ebligi ŝanĝojn en la trapaseblo de la intesto, kiu povas helpi al la absorbo de certaj medikamentoj. Saponinoj havas antibiotikajn kaj antifungajn trajtojn kaj aliaj farmakologiajn efikojn. Ĉar la tokseco de saponinoj varias inter diversaj organismoj, ili estas eblaj insekticidoj, kiuj ne kaŭzas negativajn efikojn ĉe homoj aŭ bestoj. Ekzistas sukcesa studo pri bio-insekticido en Bolivio.

Nomo de la planto[redakti | redakti fonton]

En sudamerikaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Nomo de la planto en diversaj landoj kaj lingvoj de Sudameriko el kie ĝi originas:

Lando Nomoj
Peruo Quinua, Jiura, Quiuna.
Kolombio Quinua, Suba, Supha, Uba, Luba, Ubalá, Juba, Uca;
Ekvadoro Quinua, Juba, Subacguque, Ubaque, Ubate.
Bolivio Quinua, Jupha, Jiura.
Ĉilio Quinua, Quingua, Dahuie.
Argentino Quinua, quiuna.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La plej multaj Esperantaj vortaroj, interalie NPIV, listigas kiel Esperantan nomon por ĉi tiu planto nur "kvinoo". En la praktika uzo oni fojfoje ankaŭ renkontas "kinoo" kaj "kinuo"; "kinuo" aperis, ekzemple, en la prestiĝa Hispana-Esperanta vortaro de Fernando de Diego, en Esperanto-angla-pola vortaro de Edward Kozyra (Malbork, 2007)[4].

Lige al la Internacia Jaro de Kvinoo en 2013, la berlina Esperantisto Roland Schnell afiŝis ĉe Libera Folio kaj en sia blogo ĉe ipernity plurajn informojn pri kvinoo kaj ĉi tiu Internacia Jaro. Ĉar li mem esprimis dubon ĉu uzi "kvinoo" aŭ "kinuo", estiĝis lige al tiuj afiŝoj lingvaj diskutoj pri tiu demando.[5] Kiel argumento kontraŭ "kvinoo" oni indikas, ke la komenca kvino- kolizias kun la numeralo (precipe en eventualaj kunmetaĵoj) kaj ke la origina prononco en la keĉua kaj la hispana komenciĝas per "ki" kaj ne per io simila al "kvi"; "kinuo" aliflanke estas konsiderata la plej bona maniero sekvi la originan prononcon [KInŭa], se oni volas eviti kaj la Esperante malkutiman uzon de postkonsonanta "ŭ" (kiun kelkaj eĉ konsideras tute erara) kaj la malkutiman radikfinan "nv" de la teorie ebla alternativo "kinvo". Kiel argumentoj por "kvinoo" estis menciataj unuflanke ĝia jama disvastiĝinteco en Esperanto kaj aliflanke la faktoj ke "kvinoo" estas pravigebla surbaze de la scienca latina nomo Chenopodium quinoa kaj ke en Esperanto ekzistas tre forta tendenco bazi novajn planto- kaj bestonomojn sur la sciencajn latinajn nomojn.

Nomo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Lingvoj Nomoj
hispana Quinua, Quinoa, Quingua, Triguillo, Trigo inca, Arrocillo, Arroz del Perú, Kinoa.
keĉua kiuna, quinua, parva, parca, ayara, kitaqañiwa, kuchikinwa
ajmara tupapa supha, jopa, jupha, juira, jiura, ära, qallapi, vocal, linquiñique
ĉibĉa (Chibcha, muisca) suba, supha, pasca
mapuĉa (mapucha, mapudungun) dawe, sawe, chichiconwa
germana Quinoa Koslala, Inkakorn, Inkareis, Perureis, Reismelde, Reisspinat, Andenhirse
pola komosa ryżowa (ziarno: quinoa, ryż peruwiański)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. es:Chicha
  2. http://aiq2013.org/en/
  3. Eduard Kozyra en Libera Folio
  4. La plej vigla lingva diskuto pri tiu temo okazis ĉe Libera Folio.
Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

en Esperanto

aliaj lingvoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • TABOADA, Cristal, MAMANI, Armando, RAES, Dirk et al. Disposición para adoptar tecnología de riego para quinua en comunidades del Altiplano Central de Bolivia. rlde, nov. 2011, no.16, p.7-28. ISSN 2074-4706. angla versio