Regu ondojn!

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Regu ondojn! (angle: Rule, Britannia!) estas brita patriotisma kanto el la jaro 1740. La melodion komponis Thomas Arne, la tekston verkis James Thomson kaj David Mallet. Tiam ĝi estis la fina kanto de la teatraĵo Alfred. Nuntempe la kanto estas unu el la neoficialaj naciaj himnoj de Britio, krom la oficiala God Save the Queen.

Esperantan tradukon sub la titolo Regu Ondojn! verkis Antoni Grabowski. Ĝi aperis en lia poemkolekto El Parnaso de Popoloj (Varsovio 1913, paĝoj 24 kaj 25).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]