Rettungsverein bei Feuers-Gefahr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Rettungsverein bei Feuers-Gefahr (tradukite: Incendia helpo-societo) estis reciproka helposocieto en Arnstadt.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi fondiĝis en 1829. La unua komandanto estis la vendisto W. Müller. Celo estis, en kazo de fajregoj helpi la kuncivitanojn kaj eventale fortiri helpobezonantajn personojn el la danĝeraj zonoj, krome savi nemoveblaĵojn kaj gardi ilin.

En 1841 fariĝis reorganizo de tiu ĉi societo kaj renovigo de la statutoj. Artikolo nr. 1, § 1 tekstis: La savosocieto jes ja estas parto de la publikaj fajrobrigadoj kaj tiufunkcie submetita al ties ordonoj. Tamen temas pri memstara kaj sendependa instituto.[1] En tiu jaro apartenis al la societo ĉ. 100-150 homoj.

Fino[redakti | redakti fonton]

En 1864 la societanoj ankoraŭ aktivis. En septembro de la sama jaro la Steiger-korpuso forlasis la societon kaj aliĝis al la Turner-fajrobrigadistoj. Inter 1864-67 iĝis la malestiĝo de la societo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 405.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la origina germana versio: Der Rettungsverein bildet zwar einen Teil der öffentlichen Löschanstalten und ist als solcher der Direktion der Löschanstalten untergeordnet; in seinen Funktionen aber ist der Verein ein für siĉchbestehendes, unabhängiges Institut.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la societo en libro de A. H. A. Hatham: Arnstadt nach seinen gegenwärtigen Verhältnissen, Eupel 1841, p. 375-376.