Revolucia debato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝo de la unua eldono de Rights of Man de Thomas Paine.

La tiel nomata revolucia debato (angle Revolution Controversy) estis brita publika debato pri la franca revolucio de 1789. Ĝi daŭris ekde 1789 ĝis la jaro 1795. La debato komencis pro pamfleta milito post la publikigo de verko de Edmund Burke titolita Reflections on the Revolution in France en 1790, kiu neatendite subtenis francajn aristokratojn.

Multaj verkistoj responde defendis la francan revolucion, inkluzive de Thomas Paine, Mary Wollstonecraft kaj William Godwin.