Revolvero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Revolvero estas mana pafilo kun pluraj ŝargoj, kiuj troviĝas en turniĝanta ujo (cilindro) malantaŭ la tubo. Streĉo de la ĉano turnas la cilindron tiel, ke la sekva kartoĉo lokiĝas malantaŭ la tubo. Tiel eblas pafi plurfoje sen reŝargi.

Revolvero de Colt

Kutimaj revolveroj havas ses ŝargojn, sed ekzistas revolveroj kun kvin, sep aŭ ok ŝargoj. Tian revolveron inventis Samuel Colt; li en 1836 akiris patenton pri ĝi.

Se la ĉanon de revolvero necesas streĉi per la dikfingro aŭ per la alia mano, temas pri "unu-aga revolvero". Ĉe "du-aga" revolvero la premado de la ellasilo streĉas la ĉanon (kaj turnas la kartoĉujon) antaŭ frapi la prajmon; ĝi do plenumas du agojn.

Kompakta revolvero de Smith & Wesson

Kompare al la memŝarga ("duon-aŭtomata") pistolo, inventita fine de la 19-a jarcento, revolvero havas jenajn karakterizaĵojn:

  • La mekanismo de revolvero estas tre simpla kaj dizajnomatura, tial tre fidinda. Preskaŭ neniam okazas, ke ĝi kojnumiĝas kaj misfunkcias. Eĉ se kartoĉo misfunkcias, tuj eblas pafi plu (dum ke restas pliaj kartoĉoj).
  • Tial ĉi, malsame duon-aŭtomatoj, revolveroj povas uzi muniniciojn eĉ de malbona kvalito. Dum duon-aŭtomatoj ofte malfacile "nutri" diversajn municiojn. (T.e. aŭ la freŝa kartoĉo nesempre eniriĝas al ĉambron aŭtomate, aŭ la pafita kartoĉingo ne aŭtomate postlasiĝas sed male blokiĝas duonvoje. La plej ofte, tia ĉi problemo okazas kun kavapunktaj municioj.)
  • Tre fortikaj estas revolveroj, tial ĉi revolvero povas pafi pli potencan kartoĉon, ol duon-aŭtomato de sama grandeco. (Exzemple, en la kazo de kaŝeblaj, poŝograndecaj manpafiloj, duon-aŭtomatoj neofte superas 9mm da kalibro, dum ekzistas tre multe diversaj kaj malgrandaj revolveroj kioj pafas la extreman potencan .357 Magnum kartoĉon.)
  • La ingoj de la pafitaj kartoĉoj restas en revolvero, dum ke duon-aŭtomata pistolo elĵetas ilin. Por krimuloj povas esti grave, ke revolvero ne postlasas la kartoĉingojn. La reŝargado de revolvero daŭras iom pli longe, sed tio ĉi oni povas rapidigi per uzado de "rapidŝargilo" (angle "speedloader"), tipo de kartoĉujo ronda kiu estas diametrosame kun la revolvercilindro. Per tia ŝargilo, oni enmetas la ses kartoĉojn en la cilindron samtempe, ne unudue.
  • Pro la rondeco de la cilindro revolvero estas pli larĝa ol la plej multaj duon-aŭtomataj pistoloj. Tio povas ĝeni, se oni portas revolveron sub akselo aŭ ĉe zono.
  • Ĉe unu-aga revolvero necesas inter la pafoj streĉi la ĉanon per la dikfingro, kio malrapidigas la pafadon. Kelkaj revolveristoj evoluigis teknikon streĉi la ĉanon per frapo de la alia mano; sed tio igas la pafadon tre malpreciza.
  • Ĉe du-aga revolvero la turno de la cilindro senpere antaŭ la pafo skuetas la pafilon kaj reduktas la precizecon de la pafo. Tial multaj du-agaj revolveroj funkcias ankaŭ en unu-aga reĝimo.

Por kompensi ĉi-lastan malavantaĝon oni kreis "aŭtomatajn revolverojn", kiuj uzas la repuŝan energion de la pafo por streĉi la ĉanon, same kiel duon-automataj pistoloj.

Nuntempe, la plej popularo specio de revolvero, por polico, militistoj, kai civiluloj same, estas la kompakta "kernonazo." Envoluiĝita en 1927 de le Usona firma Colt, tia "Specialo Detektiva" havis mallongan tubon da ĉirkaŭ 5 cm kaj malgrandan cilindron kio tamen enhavas ses municierojn da .38 kalibro. Malsame ol pli aĝaj revolverospecioj en tia kalibro, la Specialo Detektiva estas tiom kaŝebla, ke ĝi preskaŭ malaperas en poŝon. Eĉ policistoj kiuj portas regule grandan revolveron, ankaŭe portantis la kernonazan Specialon Detektivan en rezervo. Poste, en 1950-jaroj, ĝi aliĝitas al ofertato de nova Specialo Policestra de Smith & Wesson. Iomete maldike en cilindro, la Specialo Policestra enhavas unu malpli municieron, sed multaj uzuloj trovis lin pli fortikan. En tutokaze, tiel rezervo parfilo, policistoj preferis la kompakton revolveron al duon-aŭtomaton, malgraŭ la pli multaj municieroj de tiu ĉi lasta, digante "Estas pli bone havi kvin certe, ol dektri eble."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]