Rezé

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rezé (bretone: Reudied) estas komunumo en la Loire-Atlantique en okcidenta Francio.

Ĝi ankaŭ estis nomita Ratiate en la Mezepoko kaj Rezay en la Malfrua Mezepoko.

Loĝantoj de Rezé estas nomitaj franclingve Rezéens kaj Esperantlingve oni nomas ilin rezeanoj.

Geografio

La komunumo estas ĉirkaŭita de la komunumoj de Nanto, Vertou, Les Sorinières, Pont-Saint-Martin kaj Bouguenais. Ĝi estas limigita nordw proksime de la Luaro, oriente de la Sèvre Nantaise kaj la Ilette, okcidente de la Jaguère kaj sude de la bulvarda periferio de Nanto.

Historio

Informo pri Rezé datas reen el la romia epoko, kiam ĝi estis konata kiel Portus Ratiatus (haveno de Rezé) kaj Ratiatum Pictonum Portus. Rezé estis grava haveno sur la suda bordo de la Luaro kaj loko por renkontiĝoj kaj komerco inter la diversaj keltaj triboj de la regiono (Veneti, Namnetes, Ambilatres, Andecavis kaj Pictones).

Antikvaĵoj

La arkeologiaj fosadoj montras partojn de la romi-perioda urbo kaj haveno. Parto de la fosaĵoj estas vizitebla de iu ajn.

Kulturo

  • Konata ĝi estas pro la loĝeja konstruaĵo "La Cité radieuse" (La lumradia civito), simila al tiu de Marsejlo, de la arkitekto Le Corbusier. Ene, la koridoroj estas nomataj stratoj. Surtegmente ekzistas elementa lernejo.
  • El iama betona preĝejo oni faris bibliotekon...

Administrado