Riŝiri (insulo)
La insulo Riŝiri (japane 利尻島, [riŝiritō]; Hepburn:Rishiri-tō; Kunrei: Risiri-tō) troviĝas en la japana maro antaŭ la marbordo de Hokkajdo. La insulo estas formita de la pinto de la malaktiva vulkano en Riŝiri-Monto. Kune kun la insulo Rebun kaj la marbordo de Sarobecu, Riŝiri estas parto de la Nacia Parko Riŝiri-Rebun-Sarobecu. La orienta parto de Riŝiri-Insulo apartenas al Riŝirifuĵi-urbeto, kaj la okcidenta parto de Riŝiri-Insulo aparitenas al Riŝiri-urbeto.
La plej gravaj ekonomieroj de la insulo estas turismo kaj fiŝkaptado. La insulo havas surfacon de ĉirkaŭ 183 km².
Vidindaĵoj
- Kabo Peshi sur la orienta flanko de la haveno Washidomari
- Kabo Senhoshi
- Neguma-roko (dormanta urso)
- Jimmen-roko
- Ponmoshiri-insulo
- Hime-marĉo
- Menūshoro-marĉo
- Otatomari-marĉo
Transportebloj
- Ŝipkonektoj al Rebun-insulo, Ŭakkanai.
- Aviadilkonekto de Riŝiri-Flughaveno al Nova Ĉitose-Flughaveno.
- Sur la insulo ekzistas ringa bus-trafiko.
Historio
- Ranald MacDonald alvenis en 1848 sur Rishiri.