Saltu al enhavo

Rinoceroj (teatraĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rinoceroj (Franca originala titolo: Rhinocéros) estas teatraĵo de Eugène Ionesco, verkita en 1959. La teatraĵo apartenas al la skolo de dramo nomata la Teatro de la Absurdo.

Dum tri aktoj, la loĝantoj de malgranda, provinca franca urbo fariĝas rinoceroj; fine la sola homo, kiu ne venkiĝas per ĉi tiu amasa metamorfozo estas la centra rolulo, Bérenger, konfuzita ĉiuhoma figuro, kiu estas ofte kritikita tra la tuta ludado pro sia drinkado kaj malfruemo. La teatraĵo estas ofte komprenita kiel respondo al la subita ekpliiĝo de komunismo, faŝismo kaj naziismo dum la eventoj antaŭ la dua mondmilito, kaj esploras la temojn de konformeco, kulturo, filozofio kaj moralo.